Ángel Di María

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ángel Di María
Persona informo
Naskonomo Ángel Fabián Di Maria
Naskiĝo 14-an de februaro 1988 (1988-02-14) (36-jaraĝa)
en Rosario
Lingvoj hispana
Ŝtataneco ArgentinoItalio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Ángel di María en 2007

Ángel di María (naskiĝis la  14-an de februaro 1988(nun 1988-02-14) en Rosario, Argentino, do nun 36-jara) estas argentina futbalisto. Interalie li estis membro de la argentina nacia teamo de futbalo en la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, de la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, de la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio kaj de la Futbala Mondpokalo 2022, en kiu la teamo venkis, nelaste pro Ángel Di María, kiu sukcesis pri la dua el entute tri goloj. Ekster naciaj matĉoj li inter 20910 kaj 2014 estis membro de la unua vira teamo de la hispana klubo Real Madrid, poste konkuris en Manchester United (2014–2015) kaj Paris SG (2014–2022), kaj ekde 2022 apartenas al la unua vira teamo de la itala klubo Juventus FC.