Ángel Figuerola Auque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Angel FIGUEROLA AUQUE (naskiĝis en 1913, mortis en 2003) estis hispana esperantisto (ekde 1930).

Li prezidis la Hispanan Esperanto-Federacion (1970-1977), la asociojn Hispana Esperanta Aŭrora kaj Liceo de Esperanto, elstaris kiel aktivulo de Blindulara Hispana Esperanto-Movado, kadre de la UK en Madrido (1968) li organizis kaj prezidis Internacian Blindularan Kongreson. (Esperanto, majo 2003)