Ángel Luna Cárdenas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ángel Luna Cárdenas
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1902 (1902-11-30)
Morto 15-an de februaro 1993 (1993-02-15) (90-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

La inĝeniero Ángel LUNA CÁRDENAS (1903 - mortis la 15-an de februaro 1993 en Meksikurbo) lernis Esperanton en 1928, kune kun sia edzino kaj sia frato.

En 1950, kune kun José Serrano López, Alberto Gómez Cruz, Cristóbal Flores, José Perches kaj aliaj, fondis la Esperantan Meksikan Asocion, kiu en 1963 fariĝis Meksika Esperanto-Federacio.

Inĝ. Luna kun granda fervoro dediĉis sian tempon kaj financajn rimedojn al propagando de Esperanto. Dufoje li represis la hispanan Ŝlosilon por disdoni ĝin senpage inter instruistoj de elementaj lernejoj, sen rezultoj.

Kiam la esperanto-movado en Meksiko postrestis, li ĉiam klopodis unuigi la disigitajn esperantistojn; dum la krizaj jaroj de la 1970-aj jaroj, li cedis sian oficejon por la esperanto-kunsidoj, kun la nomo "Esperanto-Oazo".

Danke al lia iniciativo, por la celebro de la jubileo de Esperanto, la radio-stacio XEQK, de la Meksika Instituto de Radio, disaŭdigis informojn pri la lingvo dum pluraj monatoj.

Inĝ. Luna estis UEA-fakdelegito pri domkonstruado.