Ángela Acuña Braun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ángela Acuña Braun
Persona informo
Naskonomo Ángela Adela Acuña Braun [#]
Naskiĝo la 2-an de oktobro 1888(nun 1888-10-02)
en Cartago Flago-de-Kostariko.svg Kostariko
Morto la 10-an de oktobro 1983 (95‑jara)
en San Joseo Flago-de-Kostariko.svg Kostariko
Ŝtataneco Kostariko [#]
Profesio
Profesio Advokatino
v  d  r
Information icon.svg

Ángela Acuña Braun (naskiĝis la 2-an de oktobro 1888(nun 1888-10-02) en Cartago, mortis la 10-an de oktobro 1983 en San Joseo) estis kostarika advokatino, la unua en Centra Ameriko. Ŝi ankaŭ estis feministino kaj sufrageto, ŝi laboris dum multaj jaroj favore al voĉdonrajto de virinoj kaj al revizio de la civila kodo por infana protekto. Ŝi estis la kostarika delegitino al la "Comisión Interamericana de Mujeres" (Interamerika Komisiono de Virinoj) dum dek tri jaroj, ŝi fondis la "Liga Feminista Costarricense" (Kostarikan Feminisman Ligon) kaj la kostarikan divizion de la Unio de Amerikaj Virinoj. Ŝi specialiĝis pri Internacia juro de homaj rajtoj kaj protektado de virinoj kaj infanoj. Ŝi kondukis multnombrajn studojn pri la leĝo kaj ĝiaj implicoj por virinoj kaj junuloj. Ŝi estis delegitino al la "Comisión Interamericana de Derechos Humanos" (Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj) dum dek du jaroj. Dum la plej multaj el ŝiaj skribaĵoj estis pri juraj aferoj, ŝi laboris dum du jardekoj je enciklopedio pri kostarikaj virinoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ángela Acuña Braun en la hispana Vikipedio.