Árnafjørður

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árnafjørður

Árnafjørður estas vilaĝo de Ferooj. Ĝi situas sur la insulo Borðoy, je koordinatoj 62° 15′ 21″ N 6° 32′ 3″ U / 62.25583 °N, 6.53417 °U / 62.25583; -6.53417 (mapo), kaj estas parto de la komunumo Klaksvíkar. Árnafjørður havas proksimume 60 loĝantojn, kaj ĝia poŝtkodo estas FO 727.

Árnafjørður troviĝas piede de profunda fjordo, nomita Árnfjarðarvík, ĉe la orienta bordo de Borðoy. En 1875, forlasita norvega ŝipo, plena je granda kvanto da ligno, vage algrundiĝis al Árnafjørður. La ligno estis vendita per aŭkcio kaj, pro tiu subita ekceso, la prezo de ligno signife malgrandiĝis. Tio estis ege malkutima okazaĵo en lando, kie lignon oni ofte devis altpreze importi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]