Áron Tamási

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Áron Tamási
Persona informo
Tamási Áron
Naskonomo Tamás János
Naskiĝo 20-an de septembro 1897 (1897-09-20)
en Lupeni (Harghita)
Morto 26-an de majo 1966 (1966-05-26) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco HungarioRumanio vd
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo • Academy of Commerce vd
Partio National Peasant Party vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
Aktiva dum 1925– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

TAMÁSI Áron (tamaŝi) estis hungara verkisto naskita la 20-an de septembro 1897 en Lupeni, Harghita, Rumanio kaj mortinta la 26-an de majo 1966 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Áron Tamási siajn studojn faris en Odorheiu Secuiesc kaj en Kluĵo. De 1923 li vivis tri jarojn en Usono. Li estis unu el la fondintoj de asocio kaj revuo Erdélyi Helikon. Inter 1926 kaj 1944 li estis kunlaboranto de ĵurnaloj Újság kaj Ellenzék en Kluĵo. Li estis la organizinto kaj prezidanto de la Vásárhelyi Találkozó en 1937. Post la Dua mondmilito li translokiĝis Hungarion kaj inter 1945 kaj 1947 fariĝis deputito en parlamento. Inter 1948 kaj 1953 la komunistaj aŭtoritatoj malpermesis la publikadon de liaj verkoj. En 1956 li partoprenis aktive en la pli kaj pli vigliĝanta intelekta kaj politika vivo. Lia unua rakontvolumo, Lélekindulás aperis en 1925. La plej grandan sukceson atingis lia romano Ábel a rengetegben (Habelo en arbaro) (1932), kiu estis la unua volumo de la trilogio (Ábel az országban, 1933; Ábel Amerikában, 1934). Li estis ankaŭ dramverkisto. Lia plej bona dramo estas titolita Énekes madár , (1934) (Kantanta birdo). Laŭ sia testamenta deziro li estis entombigita en sia nakiĝvilaĝo. La tombmonumenton skulptis Jenő Szervátiusz kaj Tibor Szervátiusz.

Li estis membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Szász Tamás, a pogány – Kolozsvár, 1922 – la unua novelo aperinta en Keleti Újság
  • Lélekindulás – Kolozsvár, 1925 – noveloj
  • Szűzmáriás királyfi – 1928 – romano
  • Erdélyi csillagok (noveloj, 1929)
  • Címeresek – Kolozsvár, 1931 – romano
  • Helytelen világ – Kolozsvár, 1931 – noveloj
  • Ábel a rengetegben – Kolozsvár, 1932 – romano
  • Ábel az országban – Kolozsvár, 1934 – romano
  • Ábel Amerikában – Kolozsvár, 1934 – romano
  • Énekes madár – Budapest, 1934 – dramo
  • Rügyek és reménység – Budapest, 1935 – noveloj
  • Jégtörő Mátyás – Kolozsvár, 1936 – romano
  • Tündöklő Jeromos – Kolozsvár, 1936 – dramo
  • Ragyog egy csillag – Kolozsvár, 1937 – romano
  • Virágveszedelem – Budapest, 1938 – noveloj
  • Magyari rózsafa – Budapest, 1941 – romano
  • Vitéz lélek – Budapest, 1941 – dramo
  • Csalóka szivárvány – Budapest, 1942 – dramo
  • Összes novellái – Budapest, 1942 – noveloj
  • Virrasztás – Budapest, 1943 – publicistiko
  • A legényfa kivirágzik – Budapest, 1944 – noveloj
  • Hullámzó vőlegény – Budapest, 1947 – dramo
  • Zöld ág – Budapest, 1948 – romano
  • Bölcső és bagoly – Budapest, 1953 – aŭtobiografia romano
  • Hazai tükör – Budapest, 1953 – historia romano
  • Elvadult paradicsom – Budapest, 1958 – kolektitaj noveloj (1922-26)
  • Világ és holdvilág – Budapest, 1958 – kolektitaj noveloj(1936-57)
  • Hegyi patak – 1959, színmű
  • Szirom és Boly – Budapest, 1960 – romano
  • Játszi remény – Budapest, 1961 – noveloj
  • Akaratos népség – Budapest, 1962 – kunkolektitaj dramoj
  • Hétszínű virág – Budapest, 1963 – noveloj
  • Szívbéli barátok – romano

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sipos Lajos: Tamási Áron, Budapest, 2007.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]