Árpád Béla Szabó (fizikisto-kemiisto)
Aspekto
| Árpád Béla Szabó | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de decembro 1913 en Odorheiu Secuiesc |
| Morto | 9-an de septembro 2005 (91-jaraĝa) en Kluĵo |
| Okupo | |
| Okupo | fizikisto |
SZABÓ Árpád [sabo:] estis rumania hungara fizikisto-kemiisto. Li naskiĝis en Székelyudvarhely la 11-an de decembro 1913 kaj mortis en Kluĵo la 9-an de septembro 2005.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Szabó diplomitiĝis en la Universitato Ferdinando la 1-a de Kluĵo en 1936, poste en Iași pri kemio en 1937. Li doktoriĝis en 1943 en Koloĵvaro. De 1940 li lekciis kemion en Universitato de Koloĵvaro, de 1945 li estis profesoro de Universitato Bolyai, de 1956 esploristo de Instituto de Atomfiziko, laboratoriestro ĝis sia pensiuliĝo (1980). Li estis ano de Rumana Akademio.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine

