Árpád Gógl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Árpád GÓGL, laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Gógl Árpád József estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, kuracisto, farmakologo.

Árpád Gógl [1] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 7-an de aprilo 1939 en Komló.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Gógl abiturientis en Pécs en 1957, poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Pécs en 1963. Post siaj studoj li laboris loke en la kliniko ĝis 1979, poste en hospitalo en Székesfehérvár. En la jaroj 1968, 1979 kaj 1994 li plulernis, en 1985 li iĝis titulara docento, en 1997 li akiris PhD. En 1968 li aliĝis al la komunistoj, sed li neniam havis partian funkcion. Li estis elektita parlamenta deputito en 1998. En la sama jaro li estis ministro pri sano en la Unua Kabineto Orbán ĝis 2000, poste li pensiuliĝis, sed en 2002 kaj en 2006 li denove estis elektita parlamenta deputito. Li edziĝis dufoje, resume li havis 2 filojn. Li ricevis premiojn en 1999 kaj 2014.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Gastroenterologia (1997)
  • A dohányzás öl - ne hagyd magad rászedni! (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]