Árpád Gabányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Árpád Gabányi
Árpád Gabányi
Árpád Gabányi
Persona informo
Naskonomo Gabányi Árpád
Naskiĝo la 18-an de aŭgusto 1855(nun 1855-08-18)
en Hungario Eperjes (Hungara reĝlando)
Morto la 23-an de oktobro 1915
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Familio
Infano László Gabányi
Profesio
Profesio aktoroverkisto
Information icon.svg
vdr

Árpád Gabányi [gabAnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gabányi Árpád estis hungara aktoro, verkisto, framasono [1]. Lia nobela antaŭnomo estis olysói [ojŝOi], lia filo estis László Gabányi.

Árpád Gabányi en 1901
Árpád Gabányi en 1897

Árpád Gabányi [2] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1855 en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio), li mortis la 23-an de oktobro 1915 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Gabányi frekventis gimnaziojn en Budapeŝto kaj Szatmárnémeti, poste li akiris diplomon en Teatra Edukejo en 1875. Li debutis kiel aktoro en Kassa, poste li estis membro de aliaj provincaj teatroj, foje li estis ankaŭ reĝisoro. Inter 1884 kaj 1912 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), kie en 1909 li iĝis "eterna membro de la teatro". Li estis tia aktoro, kiu okupiĝis eĉ horojn pri la teatra kostumo.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Phaeton (1875, teatraĵo)
  • Két vén gyerek (1886, romano)
  • Az apósok (1890, premiita komedio prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto); germane post 2 jaroj en Vieno)
  • A Kapi vár (1892, dufoje premiita komedio)
  • A művészet nyomorultjai (1893, romano)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Árpád Gabányi en 1903