Échirolles [eŝiROL] estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Grenoblo, lokita en la departementoIsère kaj en la regionoAŭvernjo-Rodano-Alpoj. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 36 708 loĝantoj sur areo de 7,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 670 loĝantoj/km². La loĝantojn oni kutime nomigas Échirollois en la franca. Kune kun Saint-Martin-d'Hères, Échirolles estas do unu el la ĉefaj ĉirkaŭurboj de Grenoblo.
La urbo estis malnovtempe laborista vilaĝo, kie plimulto el la loĝantoj laboris en la fabrikoj de viskozo, mondfama vegetaĵa materialo inventita en Échirolles en 1884.
Échirolles havas tre urban pejzaĝon. Ĝi viciĝas inter la sudaj ĉirkaŭurboj de Grenoblo, kaj estas alirebla per tri elirejoj de apuda aŭtovojo. Aliaj transportaĵoj inkludas aŭtobusojn kaj la grenoblan tramvojon A. Échirolles havas landlimojn kun la komunumoj Seyssins, Bresson, Champagnier, Eybens, Grenoblo, Jarrie kaj Le Pont-de-Claix.
La deveno de la nomo Échirolles ŝajnas kontestebla. La plej akceptata hipotezo asocias ĝin kun la latina vorto por "sciuro", tiel klarigante la ĉeeston de sciuro sur la blazono de la urbo. Dua hipotezo ligas la nomon al la vorto laîche, tio estas planto tipa de malsekaj medioj.