Éclade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mituloj preparitaj por éclade

Éclade (franca elparolo: [eklad]) aŭ églade ([eɡlad]) estas franca manĝaĵo tipa de Charente-Maritime, pli precize de la insulo Oléron kaj de la regiono de Royan. Ĝi konsistas el du ĉefaj elementoj abundaj en tiu marborda parto de Francio: mituloj kaj pinpingloj.

Preparado[redakti | redakti fonton]

Kuirado de éclade

La mituloj devas esti starigitaj spirale sur lignan tabulon (malsekigitan por eviti ekbrulon). Oni poste kovras ilin per dika tavolo da sekaj pingloj de pino (kutime de pinastro, arbo abunda interalie en la arbaro de La Coubre kaj la arbaro de Saint-Trojan), kiun oni poste ekfajrigas. La pingloj brulas kuirante la mitulojn, kiuj estas pretaj post kelkaj minutoj.

Oni tradicie manĝas la mitulojn kun pano ŝmirita per loka sala butero, kaj oni akompanas la pladon per loka blanka vino[1][2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. L’éclade de moules (france). Voyages en français. Alirita 2014-10-23.
  2. Julia Moskin (2006-08-23). A Passion for Mussels (angle). New York Times. Alirita 2014-10-23.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]