École de management de Normandie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logoo de EMN

École de management de Normandie estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Havro, Caen, Dublino kaj Oksfordo. Ĝi estis fondita en la jaro 1871.

EM Normandie okupis la 81-an rangon en listo pri Eŭropaj Komercaj Lernejoj publikigita en 2019 fare de la ĵurnalo Financial Times[1].

La studprogramojn de EM Normandie akreditas la internaciaj organizaĵoj EPAS, EQUIS kaj AACSB[2]. Inter la diplomitoj de la universitato en la komerca kaj politika sferoj estas Patrick Bourdet (Ĉefdirektoro ĉe la kompanio Areva Med) kaj Frédéric Daruty de Grandpré (Ĉefdirektoro ĉe la kompanio 20 Minutes).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]