HEC Paris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

HEC Paris estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Jouy-en-Josas kaj Doha[1]. Ĝi estis fondita en la jaro 1881.

HEC okupis la 2-an rangon en listo pri Eŭropaj Komercaj Lernejoj publikigita en 2015 fare de la ĵurnalo Financial Times[2]. En 2015, la studprogramo por la Magistra Diplomo pri Direktado atingis la 2-an rangon en la mondo, laŭ la Financial Times[3]. La Direktora Magistra Diplomo pri Komerca Administrado (Executive MBA) akiris la 3-an rangon tutmonde[4].

La studprogramojn de HEC akreditas la internaciaj organizaĵoj AMBA, EQUIS kaj AACSB[5]. Inter la diplomitoj de la universitato en la komerca kaj politika sferoj estas François Hollande (24-a prezidanto de la Franca Respubliko) kaj François Asselineau.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. HEC Paris: de Jouy-en-Josas à Doha
  2. European Business School Rankings 2015
  3. Masters in Management 2015
  4. Executive MBA Ranking 2015
  5. Triple accredited business schools (AACSB, AMBA, EQUIS)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]