Édouard Dantan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Édouard Dantan
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1848 (1848-08-26)
en Parizo
Morto 7-an de julio 1897 (1897-07-07) (48-jaraĝa)
en Villerville
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Saint-Cloud cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Familio
Patro Antoine Laurent Dantan
Amkunulo Agostina Segatori
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • gravuristo
Verkoj A corner of the sculptor's workshop
vdr

Édouard DANTAN (naskiĝinta la 26-an de aŭgusto 1848 en Parizo, mortinta akcidente post falo el veturilo la 7-an de julio 1897 en Villerville) estis franca pentristo kaj nevo de la skulptisto Jean-Pierre Dantan.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li eniris la atelieron de Isidore Pils kaj elmontris en 1869 sian unuan bildon, epizodon el la pereo de Pompejo en la Pentrosalono de Parizo. Post la Francia-Prusia Milito li pentris parte scenojn el la antikvaj mitologio kaj historio parte (danke al buŝaj tradicioj familiaj) scenojn el skulptistaj atelieroj. Tiuj ĉi impresis ege per tona delikateco kaj naturalisma karakterizo de la temo kiel ankaŭ per lertega lumig-rego.

En 1872 aperis en la Pentrosalono la portreto de lia patro, la skulptisto Antoine-Laurent Dantan, laboranta ĉe marmora busto. En 1874 Monaĥo kiel lignoskulptisto (muzeo de Nantes), en 1875 Diskos-ludo (muzeo de Rouen), en 1876 Nimfo Salmacis, en 1880 Ateliera angulo (denove pri patro lia laboranta ĉe reliefo; en la Luksemburga muzeo en Parizo), en 1881 Matenmanĝo de pentrota ulino, en 1884 Gipsa formaĵo, en 1887 Muldo pri la naturo (pri modelo virina), Potfarista laborejo (en la Nova pinakoteko en Munkeno), en 1890 Konstruo de forcejo, en 1893 Virina procesio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Emanuelle Le Bail (eld.): Édouard Dantan (1848–1897). Peintre des ateliers, des figures et des rivages. Saint Cloud 2013
  • Sophie de Juvigny: Édouard Dantan 1848–1897. Somogy, Paris 2002, ISBN 2-85056-607-1.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 4. Leipzig 1906, p. 500 (tie ĉi interrete