Édouard Philippe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Édouard Philippe
Édouard Philippe
Édouard Philippe
Persona informo
Édouard Philippe
Naskiĝo 28-a de novembro 1970
en Havro
Lingvoj francagermana vd
Loĝloko Palaco Matignon vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de ParizoNacia Lernejo pri Administrado • École de Gaulle-Adenauer • Lycée Janson-de-Sailly vd
Partio Socialista Partio vd
Subskribo Édouard Philippe
Familio
Edz(in)o Édith Chabre vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Parizo vd
23-a Franca ĉefministro
(169-a registarestro)
Dum 15-a de majo 20173-a de julio 2020
Prezidento Emmanuel Macron
Antaŭulo Bernard Cazeneuve
Sekvanto Jean Castex
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Édouard PHILIPPE [edŭar filip] (naskiĝis la 28-an de novembro de 1970) estas franca politikisto. Studento de la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo (IEP) kaj la Nacia Lernejo pri Administrado (Francio) (ENA), li aktivulis en la Socialisma Partio de la 1990-aj jaroj por subteni Michel Rocard antaŭ sinturni dekstren. Li ankaŭ estas membro de la Konsilio de Ŝtato.

En 2002, li partoprenis la kreon de la Unio por Populara Movado (UMP), post esti voĉata de Alain Juppé. Membro de la kabineto de ĉi-lasta ĉe la Ministerio pri Ekologio de majo 2007, li aliĝis al la privata kompanio Areva post la malvenko de Alain Juppé en la leĝdonaj elektoj en junio de 2007.

Post esti administrinta plurajn lokajn mandatojn, li estis elektita urbestro de Le Havre kaj prezidanto de la komunumo de Le Havre-aglomerado en 2010, poste deputito en 2012.

Parolisto de Alain Juppé dum la primaro de la dekstra kaj centro de 2016, li poste subtenis François Fillon, sed retiriĝis el lia prezidanta kampanjo, kiam tiu ĉi estis akuzata de fikciaj laborpostenoj. Li poste estis elektita de la nova prezidento, Emmanuel Macron, por gvidi unuan registaron, poste duan post la parlamentaj elektoj de junio 2017.

En lia registaro interalie oficis kiel ministro pri solidareco kaj sano la kuracistino Agnès Buzyn.

Li eksoficiĝis la 3-a de julio 2020, Jean Castex sukcedis al li.