Église de Pantin (pariza metrostacio)
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Porte de Pantin (pariza metrostacio). |
| Église de Pantin | |||
|---|---|---|---|
Kajo de la stacio
| |||
| metrostacio • subtera stacio | |||
| Lokigo | |||
| Lando | Francio | ||
| Komunumo | Pantin | ||
| Geografia situo | 48° 53′ 37″ N, 2° 24′ 47″ O (mapo)48.893627705582.4129179120064Koordinatoj: 48° 53′ 37″ N, 2° 24′ 47″ O (mapo) | ||
| |||
| Ecoj | |||
| Trakoj | 2 | ||
| Kajoj | 2 | ||
| Tarifa zono | 2 | ||
| Jara trafiko | 2 832 467 vojaĝantoj (2021) | ||
| Historio | |||
| Malfermo | 12-a de oktobro 1942 | ||
| Administrado kaj utiligado | |||
| Proprietulo | RATP | ||
| Trafikanto | RATP | ||
| Kodo | 03-10 | ||
| Metro-linio | |||
Église de Pantin [eɡliz də pɑ̃tɛ̃] (esperante Preĝejo de Pantin) estas stacio sur linio 5 de la Metroo de Parizo; ĝi situas en komunumo Pantin.
Stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio estis malfermita en 1942. Ĝi estis la fina stacio de linio 5 ĝis la 25-a de aprilo 1985, kiam la plilongigo ĝis Bobigny - Pablo Picasso estis malfermita.
Ĝia nomo devenas de ĝia apudeco kun preĝejo de Pantin.
La 7-an de junio 1982 matene, post forta fulmotondro okazinta la antaŭtagon, pluv-akvoj enfluis tra la konstru-laboroj de la plilongigo ĝis Bobigny kaj subakvigis la finan stacion Église de Pantin. 18 vagonaroj fariĝis neuzeblaj kaj linio 5 restis ekspluatita en malfacilaj kondiĉoj dum pluraj tagoj. Help-materialo estis havigita el aliaj linioj kaj materialoj Sprague-Thomson de linio 9 estis rapide reenservigitaj anstataŭe[1].
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]
RATP 61 145 147 249
TVF 54.08
N45
Proksime
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Saint-Germain de Pantin
- Kanalo de Ourcq

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bildo de pluv-akvoj enfluintaj la stacion la 7 junio 1982 Arkivigite je 2010-02-11 per la retarkivo Wayback Machine, sur retejo « amtuir.org »


