Éliphas Lévi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éliphas Lévi
Persona informo
Naskonomo Alphonse Louis Constant
Aliaj nomoj A-L. Constant • Éliphas Lévi
Naskiĝo 8-an de februaro 1810 (1810-02-08)
en Parizo
Morto 31-an de majo 1875 (1875-05-31) (65-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Pariza tombejo de Ivry
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Marie-Noémi Cadiot
Okupo
Okupo okultisto • verkisto de nefikcio
Verkoj Dogmo kaj Rito de la Alta Magio
vdr

Éliphas Lévi Zahed, naskita Alphonse Louis Constant (naskiĝis la 8-an de februaro 1810, mortis la 31-an de majo 1875), estis franca esoteristo, poeto kaj verkinto de pli ol 20 libroj pri magio, kabalo, alkemiaj studoj, kaj okultismo. Li okupiĝis pri eklezia kariero en la katolika eklezio ĝis post granda persona lukto, en la aĝo de 26 jaroj, li forlasis la katolikan pastraron. En la aĝo de 40, li komencis konfesi scion pri la okulto, kaj iĝi laŭdira ceremonia magiisto.

La plumnomo "Éliphas Lévi" estis transliterumo de liaj personaj nomoj "Alphonse Louis" en la hebrean. Levi akiris famon kiel originala pensulo kaj verkisto, liaj verkoj altiris atenton en Parizo kaj Londono inter esoteristoj kaj artistoj de romantika aŭ simbolisma inspiro. Li forlasis la Grand Orient de France, la francan Framasonisman organizaĵon kiu estigis kontinentan framasonismon, en la kredo ke la originaj signifoj de ĝiaj simboloj kaj ritoj estis perditaj.

Citaĵo
 Mi ĉesis esti framasono, tuj, ĉar la framasonoj, ekskomunikitaj de la papo, ne kredis je tolerado de Katolikismo ... [kaj] la esenco de framasonismo estas la toleremo de ĉiuj kredoj. 

Multaj aŭtoroj influis la politikan, okultan kaj literaturan evoluon de Levi, kiel la franca monarĥisto Joseph de Maistre, kiun li citas en multaj partoj de sia Dogme et Rituel de la Haute Magie ("dogmo kaj ritaro de la alta magio"), Paracelso, Swedenborg, la Rozkruculoj, Platono, Raymond Lull kaj aliaj esoteruloj.

Aparte konata la verkisto estas pro sia bildigo de mistera idolo nomata Bafometo, iuspeca demono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]