Élisée Reclus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Élisée Reclus
Persona informo
Élisée Reclus
Naskonomo Jacques Élisée Reclus
Naskiĝo 15-an de marto 1830 (1830-03-15)
en Sainte-Foy-la-Grande, Gironde,  Francio
Morto 4-an de julio 1905 (1905-07-04) (75-jaraĝa)
en Torhout, Okcidenta Flandrio,  Belgio
Tombo Ixelles Cemetery vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Université nouvelle de Bruxelles vd
Subskribo Élisée Reclus
Familio
Patro Jacques Reclus vd
Patrino Zéline Reclus vd
Gefratoj Paul Reclus • Onésime Reclus • Armand Reclus • Élie Reclus • Zéline Reclus • Loïs Reclus vd
Parencoj Paul Broca • Germain Casse vd
Profesio
Okupo geografo • universitata instruisto • komunardo • verkisto vd
Verkado
Verkoj L'Homme et la Terre ❦
Historio de montaro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean Jacques Élisée Reclus (esperantigite Elizeo Rekluzo) (naskiĝis la 15-an de marto 1830 en Sainte-Foy-la-Grande (Francio), mortis la 4-an de julio 1905 en Torhout (Belgio)) estis franca verkisto, geografo kaj anarĥiisto.

Lia 19-voluma ĉefverkon estas La Nouvelle Géographie universelle, la terre et les hommes ("Universala Geografio"), dum periodo de preskaŭ 20 jaroj (1875 - 1894). En 1892 li ricevis la Oran Medalon de la Geografia Societo de Parizo pro ĉi tiu laboro, kvankam li estis forpelita de Francio pro sia politika aktivado.

Interalie li estis instruisto de la mondvojaĝanto Alexandra David-Néel.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Élisée Reclus naskiĝis la 15-an de marto 1830 en Sainte-Foy-la-Grande, Ĝirondio, kiel la dua filo de protestanta pastro. Entute la familio havis 14 infanojn, el kiuj pluraj famiĝis kiel literaturistoj, politikistoj aŭ instruistoj.

Li edukiĝis unue en rejnlanda Prusio, poste en la protestanta kolegio de Montauban, kaj fine en la universitato de Berlino, kie li ricevis la geografiajn kursojn de Karl Ritter.

Forlasinte Francion sekve al la puĉo de Napoleono la 3a en Decembro 1851, li pasigis ses sekvantajn jarojn vizitante sur britaj insuloj, en Usono, Centra Ameriko kaj Kolombio. En 1853 li alvenis al Luiziano, kie laboris dum ĉ. du kaj duono jaroj kiel instruisto por infanoj de Septime kaj Félicité Fortier ĉe ilia bieno Félicité, ĉ. 50 mejloj supren laŭ Misisipo de Nov-Orleano. Li priskribis siajn vojaĝojn tra Delto de Misisipo kaj siajn impresojn de Nov-Orleano en sia verko Fragment d'un voyage á Louisiane, kiu publikiĝis en 1855.[1]

Revenante en Parizon en 1857, li publikigis raportojn pri siaj dumvojaĝaj studoj en diversaj sciencaj gazetoj, kiel Revue des Deux Mondes, Tour du monde. En sama periodo li skribis malgrandan libron Histoire d’un ruisseau, en kiu li priskribis kiel la rivero disvolviĝas de fonto al buŝo. En 18671868 li publikis duvoluman libron La Terre; description des phénomènes de la vie du globe.

Dum la sieĝo de Parizo, Reclus partoprenis en la aerostataj operacoj gviditaj de Félix Nadar, kaj servis en la Nacia Gvardio. Kiel membro de la Nacia Laborista Asocio (Association Nationale des Travailleurs), li publikigis en gazeto Cri du Peuple akran manifeston kontraŭ la versajla registaro kaj pro la komenciĝo de la Pariza Komunumo.

Daŭrigante servi en la Nacia Gvardio, tiam ribeliĝanta, li estis kaptita la 5-an de aprilo, kaj kondamnita al dumviva deportado la 16-an de novembro. Tamen, la puno estis ŝanĝita al konstanta ekzilo en januaro 1872, post premo de influhavaj delegacioj el Anglio.

Post mallonga vizito al Italio, li instaliĝis en Clarens, Svisio, kie li daŭrigis sian verkon. Tie li skribis libron Histoire d’une montagne (aldone al Histoire d’un ruisseau). Ankaŭ dum la sama periodo li skribis sian plej gravan verkon La Nouvelle Géographie universelle, la terre et les hommes, en 19 volumoj (18751894). La libro estas elstara scienca verko, rimarkenda pro sia preciza kaj bela esprimmaniero, bele ilustrita per mapoj, planoj kaj gravuroj. Ĝi iĝis permanenta scienca kaj literatura valoraĵo kaj ricevis oran medalon de Pariza Georgafia Socio en 1892. La angla traduko aperis paralele al la franca eldono - unuaj kvar volumoj tradukitaj far E. G. Ravenstein kaj ĉiuj aliaj far A. H. Keane.

En 1882, li iniciatis la kontraŭgeedzecan movadon, kaj sekve permesis al siaj du filinoj edziĝi laŭ sia plaĉo, ĉu civile, ĉu religie. Tiu paŝo ĝenis multajn bonmorajn burĝojn, kaj estis sekvata de persekutoj fare de la Supera Kortego de Liono kontraŭ la anarĥiistoj, membroj de la Internacia Laborista Asocio. Petro Kropotkin kaj Rekluzo estis prezentitaj kiel la du ĉefaj gvidantoj de la movado. Dum Kropotkin estis arestita kaj kondamnita al kvinjara enkarcerigo, sed Rekluzo, kiu loĝis en Svisio, eskapis tion.

Post 1892 li okupis la katedron pri kompara geografio en la brusela Nova Universitato. Li kontribuis kelkajn gravajn artikolojn al sciencaj ĵurnaloj en angla, franca kaj germana lingvoj.

Li mortis en Torhout, apud Bruĝo, Belgio la 4-an de julio 1905.

Élisée Reclus kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Elizeo Rekluz montriĝis favora al Esperanto, kaj esprimiĝis tiurilate en sia lasta verko, "La Homo kaj la Tero".[2]

Graveco de lia verko[redakti | redakti fonton]

La geografio de Rekluzo estis engaĝita, tio estas, li konsideris, ke la geografio estu sprono por plibonigi la vivkondiĉojn de la popoloj. Male al tiu opinio, plej parto de la postaj geografoj inkliniĝis al la supozata objektiva aŭ nepolitika geografio, ekzemple la regionapolitiko, kiun defendis Paul Vidal de la Blache, samtempulo de Rekluzo. Massino Quaini pristudis kaj defendis la aliajn geografiojn danke al la ŝanĝoj de ĉiuj prihomaj sciencoj kiuj okazis ĉirkaŭ 1968; de tiam la geografio de Rekluzo ĝuas denove la favoron de la publiko, ĉar oni vidas, ke jam antaŭ unu jarcento la scienco povis estis aplikata al plibonigo de la homaro. Foje tiu nova geografio, kie oni defendas kaj oni revenas al la geografion rekluzan oni nomas radikala geografio, ekzemple ĉirkaŭ la usona gazeto Antipode aŭ la franca Hérodote.

Ĝis la fino de la 19-a jarcento la geografio utilis ĉefe al ŝtatoj kaj imperioj por plibonigi ties ŝancojn konkeri kaj kontroli teritoriojn. Ekde la verkoj de Kropotkin kaj de Rekluzo la geografio povas utili ankaŭ por la plibonigo de la socioj. Temas pri pli etika geografio.

Liberecaneco de ties verko[redakti | redakti fonton]

La engaĝeco de la geografio de Rekluzo baziĝas sur la ideo, ke la pliakceligon de la progreso oni komprenas kiel libereco de la individuoj, kiuj klopodas sian ekvilibron kaj naturan harmonion. Tiele Rekluzo plusekvas la tradicion de Jean-Jacques Rousseau pri la libera naturo harmonia. El la du principoj de Darvino, nome la lukto por la vivo kaj la interkonsento por la ekzistado, kaj Kropotkin kaj Rekluzo elektas tiun lastan, sed por Rekluzo tiun vojon al la progreso oni faras nerekte, sed per sinsekvaj antaŭeniroj kaj retroiroj, kiel li klarigas en Evoluo kaj revolucio. La povo rompas la socian ekvilibron kaj la historio kiel perfortaj rilatoj inter homaj grupoj oni pristudas en Homo kaj Tero. La imperiismo estas la plej alta atenco kontraŭ la homaro, kun la kompliceco de la altaj tavoloj de la koloniitaj popoloj. La ekonomia ekspluatado de unu klasoj farita de aliaj kaj la milito estas konsekvenco de tiuj perfortaj rilatoj. La privata posedo estas kaŭzo de la malegaleco en lamondo kaj la perdo de la memstaro de la sociaj komunumoj, konstatebla en la moderna Eŭropo. Komerco estas progresiga forto, dum landlimoj estas malprogresema subpremaĵo. Tiuj dividoj devas esti kontraŭstarataj de la internaciisma spirito kaj de politika malcentrigo: la decidojn oni faru el la bazaj komunumoj kiuj libere interkonsentu.

Li ankaŭ estis vegeterano pro etiko en epoko, kiam oni ne parolis pri la problemo de la rajtoj de la bestoj, eĉ en la revoluciaj medioj.[3]

Konsekvencoj de la verko de Rekluzo[redakti | redakti fonton]

En multaj landoj la idearo kaj la verkaro de Rekluzo disvastiĝis kaj kreskis novajn interpretojn. La plej grava estas la modo de popularaj geografio kaj historio. Tiel okazis ekzemple inter hispanaj liberecanaj aŭ liberecanemaj grupoj kiuj favore konsumis verkojn, kiel tiuj de Gonzalo de Reparaz, Historia popular de España, (ĉ. 1930), de Ramón J. Sender, América antes de Colón, (1930) aŭ de Felipe Alaiz, Hacia una Federación de Autonomías Ibéricas, (1945-1947).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

(publikigitaj en francaj, germanoj kaj anglaj sciencaj gazetoj)

  • "The Progress of Mankind" (Contemporary Review, 1896)
  • "Attila de Gerando" (Revue Géographie, 1898)
  • "A Great Globe" (Geograph. Journ., 1898)
  • "L’Extrême-Orient" (Bulletin Antwerp Géographie Sociétie, 1898), studo de politika georgafio de Ekstrem-Oriento kaj ĝia ebla disvolvo
  • "La Perse" (Bulletin Sociétie Neuchateloise, 1899)
  • "La Phénice et les Phéniciens" (ibid., 1900)
  • "La Chine et la diplomatie européenne" (L'Humanité nouvelle series, 1900)
  • "L'Enseignement de la géographie" (Institute Géographie de Bruxelles, No 5, 1901)

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Histoire d’un ruisseau (Historio de rivereto), priskribo de la evoluo de riverego de ĝia fonto ĝis la maro.
  • La Terre; description des phénomènes de la vie du globe (La Tero, priskribo de la fenomenoj de la vivo de la globo), 2 volumoj, (1866-67)
  • Histoire d’une montagne (Historio de montaro)
  • La Nouvelle Géographic universelle, la terre et les hommes (Nova universala geografio, la tero kaj la homoj), 19 volumoj. (1875—94). Temas pri granda kompilaĵo, abunde ilustrita per mapoj kaj gravuroj, kiu estis premiita per ora medalo de la Pariza Geografia Societo en 1892.
  • L'Homme et la terre, kiu interligas la homan disvolviĝon kun ties geografia ĉirkaŭaĵo.

Tekstoj tradukitaj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Kio estas anarkio
  • Voĉdoni, tio estas abdiki (el letero al J. Grave)
  • Diversaj mallongaj citaĵoj, kompilitaj por Liberecana Ligilo (1971-74)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Max Nettlau, Eliseo Reclus (1830-1905): la vida de un sabio justo y rebelde, 2 volj, Barcelona, 1928.
  • Massino Quaini, La construcción de la geografía humana, Oikos-Tau, Barcelona, 1975.
  • Fleming, Marie, The Geography of Freedom: the Odyssey of Élisée Reclus, Montréal [etc.]: Black Rose Books, 1988
  • Dunbar, Gary S., "Elisée Reclus; A Historian of Nature", Hamden, Connecticut, USA: Archon Books, 1978
  • Ishill, Joseph, Élisée and Élie Reclus, Berkeley Heights, New Jersey, USA: The Oriole Press, 1927
  • Cahiers Pensée et Action, Élisée Reclus, savant et anarchiste, Paris -Bruxelles, 1956
  • Hélène Sarrazin, Élisée Reclus ou la passion du monde, La Découverte, Paris, 1985
  • Joël Cornuault, Élisée Reclus, géographe et poète, fédérop, Eglise-Neuve d'Issac, 1995
  • Roger Gonot, Élisée Reclus, Prophète de l'idéal anarchiste, Covedi, 1996
  • Joël Cornuault, Élisée Reclus, étonnant géographe, Périgueux: Fanlac, 1999
  • Crestian Lamaison, Élisée Reclus, l'Orthésien qui écrivait la Terre, Orthez: Cité du Livre, 2005
  • Joël Cornuault, Élisée Reclus et les Fleurs Sauvages, Bergerac: Librairie La Brèche, 2005
  • Joël Cornuault, Les Cahiers Élisée Reclus, Bergerac: Librairie La Brèche 1996 – 2006
  • Philippe Pelletier, la géographie innovante d'Élisée Reclus, les Amis de Ste Foy et sa région, n°86, 2005
  • An Anarchist on Anarchy de Élisée Reclus (1884) [2] Arkivigite je 2011-05-23 per la retarkivo Wayback Machine angle

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Clark, "Putting Freedom on the Map: The Life and Work of Élisée Reclus", Introduction and translation of Fragment first published in Mesechabe #11 (Winter 1993), pp.14-17 and #12 (Spring 1994), pp.17-22 [1], accessed 15 May 2008
  2. Elisée Reclus kaj Esperanto. Arkivita el la originalo je 2012-04-18. Alirita 2008-11-25.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-28. Alirita 2011-08-22.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Élisée Reclus » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»