Élisabeth Vigée Le Brun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memportreto kun pajla ĉapelo, 1782

Élisabeth Vigée Le Brun (Marie Élisabeth Louise; naskiĝis la  16-an de aprilo 1755(nun 1755-04-16) en Parizo, mortis la 30-an de marto 1842 en Parizo) estis franca pentristino. Ŝi estas la plej grava pentristino de la 18-a jarcento. Ŝia stilo estas konsiderata kiel Rokoko kun interesiĝo pri Novklasikismo. Kelkfoje, ŝia nomo estas literumita Vigée-Lebrun.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi pentris pli ol 30 portretoj de Marie-Antoinette en daŭro de ses jaroj. Ŝi estis akceptita kiel membro de la "Académie Royale de Peinture et de Sculpture" (Reĝa Akademio pri Pentrado kaj Skulpturo) en 1783. Ŝi forlasis Francion post aresto de la reĝa familio dum la Franca revolucio. Ŝi vivis kaj laboris en Italio, Aŭstrio, kaj Rusio. Ŝia verko ricevis aprezon de la recenzo en Romo. Ŝi estis elektita en la roma "Accademia di San Luca". En Rusio, ŝi pentris multajn portretojn de aristokratoj inkluzive de la familio de Katerina la Granda. Ŝi estis farita membro de la "Akademio de Fajnaj Artoj" de Sankt-Peterburgo.

Vigée Le Brun reiris al Francio dum la regno de Imperiestro Napoleono la 1-a. Ŝia rilato kun la nova reĝimo ne estis tute harmonia. Antaŭ ĉio, ŝi estis reĝisto kaj antaŭa portretisto de Marie-Antoinette. Ŝi vizitis Anglion kaj pentris portretojn de famuloj inkluzive de Lord Byron. En 1807 ŝi vojaĝis al Svislando kie ŝi estis farita honora membro de la "Société pour l'Avancement des Beaux-Arts" de Ĝenevo. Ŝi publikigis siajn memoraĵojn en 1835 kaj 1837. Ŝi vivis en Parizo, kaj mortis tie la 30-an de marto 1842. Vigée Le Brun postlasis 660 portretojn kaj 200 pejzaĝojn.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Louise Élisabeth Vigée Le Brun en la baza angla Vikipedio.