Émile Clapeyron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emilio Klapejrono
(1799-1864)
franca fizikisto kaj inĝeniero, unu el la fondintoj de la Termodinamiko.
franca fizikisto kaj inĝeniero, unu el la fondintoj de la Termodinamiko.
Persona informo
Benoît Paul Émile Clapeyron
Émile Clapeyron
Naskonomo Benoît Paul Émile
Naskiĝo 26-a de januaro 1799
en Parizo,  Francio
Morto 28-a de januaro 1864
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Politeknika Lernejo de Parizo
Minlernejo de Parizo
Pariza Akademio de Scienco
Profesio
Okupo fizikistoinĝeniero • universitata instruisto vd
Laborkampo termodinamiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benoît Paul Émile Clapeyron (1799-1864) estis franca fizikisto kaj inĝeniero, unu el la fondintoj de la Termodinamiko. Kune kun sia amiko Gabriel Lamé (1795-1870) li instruis Puran kaj Aplikan Meĥanikon, kemion kaj dezajnoteorion en la Instituto de Inĝenierado pri Komunikaj Vojoj en Sankt-Peterburgo dum 10 jaroj.

Krom tio ili aktivis kiel konsulto-inĝenieroj pri sennombraj projektoj, inkludante interalie la Katedralon de Sankta Izaako kaj la Kolumnon de Aleksandro en Sankta Petersburgo, samkiel pendpontojn kaj la digojn de Ŝlisselburgo. Post la Julia Revolucio de Parizo, en 1830, Klapejrono reiris al Francio kaj rapide distingiĝis kiel renoma inĝeniero de la unua pariza fervojo.

En 1844, li estis nomumita profesoro pri konstruado de vapormaŝinoj en la la Lernejo pri Civila Inĝenierado. Li ankaŭ disvolvis kelkajn studojn pri Sadi Carnot (1796-1832)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Claude Clapeyron kaj Marie Agathe Godde (1771-1868) kaj faris siajn unuajn studojn en la Politeknika Lernejo de Parizo kaj en la Altranga Nacia Minlernejo de Parizo, kaj du jarojn post komenci siajn studojn, li jam estis aktiva kiel mininĝeniero. En 1820, li transloĝiĝis al Sankt-Peterburgo kaj ekinstruis en la Centra Lernejo por Publikaj Laboroj[1]. Tiu lernejo havis grandan impulson ekde 1809, kiam la imperiestro Aleksandro la 1-a (1777-1825) kreis kadron da inĝenierado respondecan pri la studado de aŭtovojoj, pontoj kaj militaĵoj.

Dum li restis en Rusio, li verkis plurajn artikolojn kune kun Gabriel Lamé. Tiuj artikoloj estis publikigitaj ĉefe en la Ĵurnalo pri la komunikaj vojoj de Sankta Petersburgo, en la Ĵurnalo pri konstruinĝenierado kaj en la Bulteno pri Teknologiaj Sciencoj de la Barono de Férussac[2]

Kiam li reiris al Parizo, li laboris en la konstruado de la unua pariza fervojo. Tiuepoke li edziĝis al Mélanie Bazajno, filino de matematikisto kaj inĝeniero pri pontoj kaj kanaloj, Petro Dominiko Bazajno (1786-1838) kaj pli juna fratino de François Achille Bazajno (1811-1888), franca marŝalo. Klapejrono kaj Lamé tre freu komencis la negocon pri fervoj-konstruado (1823).

En 1833, granda sumo de 500 mil francaj frankoj estis destinitaj por la studo de pluraj problemoj trovataj en la konstruado de fervojoj. Tiucele eĉ interŝanĝo da usonaj kaj anglaj inĝenieroj okazis. Klapejrono tiam havis ideon pri la fervojo konektanta Parizon al Versajlo kaj Saint-Germain. Tamen, dum la monsumo ne venis li instruis en Saint-Étienne, en la Minista lernejo. Kiam la monsumo estis liberigita, en 1835, Klapejrono kaj Lamé fariĝis respondecaj pri la estrado de la laboroj.

Klapejrono kaj lia kontribuado por la kemio[redakti | redakti fonton]

Lia ĉefa kontribuado por la kemio estis pri Termodinamiko. Li formulis la Ekvacion pri la Idealaj Gasoj, pli konata kiel Ekvacio de Klapejrono kaj ankaŭ la Konstanton R por la Idealaj Gasoj. La studo de tiu scienculo estis aplikado de la Principo de fizikisto Sadi Karnot, kiuj tiame ne estis akceptitaj. Kiam la studo de Klapejrono publikiĝis, transformante la parola analizo de Karnot en kalkulsimbolismon, la scienca komunumo ekakceptis la Teorion de Karnot.

Ekvacio de Klapejrono[redakti | redakti fonton]

Kunigante la eksperimentajn leĝojn de Boyle-Mariotte, de Jacques Charles (1746-1823), Gay-Lussac (1778-1850) kaj Amedeo Avogadro (1776-1856), kiuj permesas kalkuli la premvariadon rilate al temperaturo en substanco ekvilibre troviĝanta inter du fazoj, stabligante la rilatoj inter la variabloj de iu gaso - Klapejrono venis al la jena ekvacio:

La esprimo PV=nRT kie P, V kaj T respektive indikas la absolutan premon, volumon kaj temperaturon de certa maso de la ideala gaso. R reprezentas la konstanton de la idealaj gasoj (R=8,314 kJ/kmol K) kaj n estas na mol-mumeroj.

Kie:

  • R: universala konstanto de la idealaj gasoj. Ĝia valoro dependas de la unuecoj uzataj por mezuri la statovariablojn
  • p: premo
  • v: volumo
  • T: temperaturo
  • n: mol-numeroj

La Ekvacio de Klapejrono estas la ekvacio pri la stato de la idealaj gasoj.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Mémoire sur la stabilité des voûtes [1823]
  • Mémoire sur la Construction des Polygones Funiculaires [1828]
  • Note sur un théorème de mécanique [1833]
  • Mémoire sur l’équilibre intérieur des corps solides homogènes [1833]
  • Plan d'écoles générale et spéciales pour l'agriculture, l'industrie ..., 1833, Gabriel Lamé, Émile Clapeyron
  • Mémoire (1857)
  • Calcul d’une poutre élastique reposant librement sur des apppuis inégalement espacés [1857]
  • Teoremo de Klapejrono pri energikonservado (1858
  • Mémoire sur le travail des forces élastiques dans un corps solide élastique déformé par l’action de forces extérieures [1858]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]