Émile Levassor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Émile Levassor
Persona informo
Naskonomo Émile Constant Levassor
Naskiĝo 21-an de januaro 1843 (1843-01-21)
en Marolles-en-Hurepoix
Morto 14-an de aprilo 1897 (1897-04-14) (54-jaraĝa)
en 13-a arondismento de Parizo
Tombo Saint Chéron Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lernejo Centra de Parizo
Familio
Edz(in)o Louise Sarazin
Okupo
Okupo inĝeniero • aŭtosportisto • entreprenisto
vdr

Émile Constant LEVASSOR (21a de januaro 1843 – 14a de aprilo 1897) estis franca inĝeniero kaj pioniro de la aŭtomobilaj industrio kaj konkurencoj en Francio.

Panhard kaj Levassor (1890-1895).

Post studi inĝenieradon kaj gradiĝis el la École Centrale Paris, li startis karieron en 1872 en kompanio kiu produktis porlignajn maŝinojn, kie li renkontiĝis kun René Panhard. La kompanio ankaŭ konstruis gasmotorojn kaj kiam en 1886, belga industriisto Edouard Sarazin akiris permesilon pon fabriki Daimler motorojn, li elektis Levassor por konstrui ilin en Francio. Kiam Sarazin mortis en 1887, Levassor edzinigis sian vidvinon, Louise, kaj kune kun Panhard ili ekfabrikis aŭtojn. Levassor, Peugeot kaj Daimler renkontiĝis en 1888 ĉe la fabriko de Peugeot de Valentigny por kunhavi sian sciaron, celo kiu kondukis Levassor kaj Peugeot al kunlaboro por eksperimentado pere de motoroj Daimler kaj Benz. Tamen, Levassor plej interesiĝis pri la dezajno kaj funkciigo de la nova aŭto ol Benz, Daimler kaj Peugeot, ĉiuj el kiuj estis pli interesitaj por la enkonduko de sukcesa motoro en tio kio estis ankoraŭ ĉefe malgranda ĉareto.