Émile Nelligan
| Émile Nelligan | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 24-an de decembro 1879 en Montrealo, Kebekio, | ||||
| Morto | 18-an de novembro 1941 (61-jaraĝa) en Montrealo | ||||
| Tombo | Notre Dame des Neiges Cemetery (en) | ||||
| Lingvoj | franca • angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Kanado | ||||
| Alma mater | Collège de Montréal (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto | ||||
| Aktiva dum | 1896– vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Émile NELLIGAN (n. la 24-an de decembro 1879 en Montrealo - m. la 18-an de novembro 1941 en Hospitalo Saint-Jean-de-Dieu) estis kanada poeto verkinte en la franca lingvo.
Disĉiplo de simbolismo, lian poezion influis Octave Crémazie, Louis Fréchette, Charles Baudelaire, Paul Verlaine, Georges Rodenbach, Maurice Rollinat kaj Edgar Allan Poe. Inter la revenantaj temoj de liaj poemoj estas infanaĝo, frenezo, muziko, amo kaj morto. Enprofundiĝinta en frenezon ekde frua aĝo, li restis en institucio por la cetero de sia vivo. Nelligan estas konsiderata de multaj kiel la nacia poeto de Kebekio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Lia patro estis irlandano, poŝtisto, kaj lia patrino estis el franclingva Kebekio , pianistino. Lia patro ne aprobis la literaturajn inklinojn de sia filo kaj devigis lin kaj liajn fratinojn paroli nur la anglan hejme.
Li publikigis siajn unuajn poemojn en la aĝo de 16, kaj je 17-jaraĝa, li estis akceptita en la Montrealan Poetan Societon ( École littéraire de Montréal ) kaj tie festis triumfojn. En 1899, en la aĝo de 19 jaroj, li mense malsaniĝis kaj pasigis la ceterajn 42 jarojn de sia vivo en fermitaj institucioj. Li ne plu verkis ajnan poeziaĵon post esti enhospitalizita. [1]
Post la publikigo de la plej multaj el liaj poemoj fare de lia mentoro Louis Dantin en 1903, nacia mito malrapide disvolviĝis ĉirkaŭ li, kies sorto kiel "poète maudit" (kun paraleloj al Rimbaud kaj Hölderlin) estis rilatita al la ŝiriĝo de Kebekio inter anglalingva Nordameriko kaj Francio. Li estas konsiderata la fondinto de moderna poezio en franclingva Kanado. Multaj studoj estis dediĉitaj al li. Alain Rey lokigis lin apud Apollinaire.
En Kanado, multaj stratoj kaj (ekde 1979) fondaĵo portas lian nomon. Lia busto staras en Placo Saint-Louis en Montrealo ekde 2005.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- (1903) Louis Dantin: Émile Nelligan et son oeuvre. Redaktita de Réjean Robidoux. Presses de l'Université de Montréal, Montrealo 1997. (kritika eldono)
- (1903) Kompletaj Poemoj. Redaktita de Louis Dantin. Ronda Tablo, Parizo 1998.
- Poésies complètes, 1896-1899. Redaktita de Luc Lacourcière. Fides, Montrealo 1952.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Nelligan É. Poésies complètes: 1896—1899. Montréal et Paris: Fides, 1952
- Wyczynski P. Poésie et symbole: perspectives du symbolisme. Emile Nelligan, Saint-Denys Garneau, Anne Hébert: le langage des arbres. Montréal: Librairie Déom, 1965
- Courteau B. Pour un plaisir de verbe: carnets et cahiers d’Emile Nelligan. Montréal: Editions Emile-Nelligan, 1982
- Courteau B. Nelligan n'était pas fou! Montréal: Louise Courteau, 1986
- Vanasse A. Émile Nelligan, le spasme de vivre. Montréal: XYZ, 1996
- Wyczynski P. Émile Nelligan: biographie. Saint-Laurent: Bibliothèque Québécoise, 1999
- Talbot E. Reading Nelligan. Montreal; Ithaca: McGill-Queen’s UP, 2002
- Lemieux P.-H. Nelligan et Françoise: l’intrigue amoureuse la plus singulière de la fin du 19e siècle québécois: biographie reconstituée. Lévis: Fondation littéraire Fleur de lys, 2004
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nelligan, Emile | Representative Poetry Online. Alirita 2016-05-06 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fondation Émile Nelligan (franclingve)
- angla traduko de La Romance du Vin

