Émile Verhaeren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emile Verhaeren
Emile Verhaeren, poeto, verkisto, dramaturgo, artkritikisto.
Emile Verhaeren, poeto, verkisto, dramaturgo, artkritikisto.
Persona informo
Naskonomo Émile Adolphe Gustave Verhaeren
Naskiĝo 21-an de majo 1855 (1855-05-21)
en Sint-Amands
Morto 27-an de novembro 1916 (1916-11-27) (61-jaraĝa)
en Rueno,  Francio
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per fervoja akcidento vd
Tombo tomb of Emile Verhaeren and Marthe Verhaeren vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Katolika universitato de Loveno • Malnova universitato de Loveno • Sint-Barbaracollege vd
Subskribo Émile Verhaeren
Familio
Edz(in)o Marthe Massin vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • dramaturgo vd
Aktiva dum 1875–1916 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emile VERHAEREN [emIL verHARen] (naskiĝis en Sint-Amands, Belgio la 21-an de majo 1855, mortis en Rouen, Francio la 27-an de novembro 1916) estis franclingva flandra belga poeto.

Li ankaŭ parolis la lokan lingvon, ĉar tiutempe la nederlanda ankoraŭ ne estis la oficiala lingvo por edukado en flandra bazaj lernejoj. Li tute franclingviĝis pere de la antaŭa eduksistemo kiu estis en la franca tiutempe.

Lia poezio per versoj, ofte "liberaj", t. e. neregulaj, iniciatis urban lirismon kantante pri la unua industria revolucio, sed ankaŭ pri la mizeroj de la simplaj homoj. Li estis sesfoje nomumita por la Nobel-premio pri literaturo[1] kiun li preskaŭ atingis sed en 1911 estis altribuita al lia amiko Maurice Maeterlinck.

Verhaeren estis unu el la fondintoj de la literatura skolo de simbolismo, kaj li estas konsiderita unu el la plej elstaraj reprezentantoj de simbolismo en eŭropa poezio, malĝraŭ ke komence li estis influita ankaŭ de naturalismo. Liaj tekstoj, kun speciala muzikeco, estas dediĉitaj, interalie, al Flandrio, al la moderna urbo en ĝia enkarniĝo, al la heroaj aspiroj de homo al ŝanĝo kaj al lia amo por lia edzino, Marta.

La artkritikisto Remy de Gourmont recenzis pri lia verkado tiele:

"Ĉio en liaj kantoj havas novan, strangan kaj mirindan aspekton. La floroj similas al la suno, la herboj fariĝas arboj, la arboj kreskas preter siaj mezuroj ĉielen (...). Ĉi tiu terura homo ankaŭ skribis delikatajn aferojn, ĉar ekzistas ankaŭ senkulpa animo, sentema al amo inter homoj. Kaj al la belaj sociaj revoj. Ni do povas argumenti, ke almenaŭ koncerne unu el liaj virtoj, li estas la sola poeto, kiu povas konkurenci kun Victor Hugo. Se Verlaine reprezentas francan poezion eksterlande, tiam li, Verhaeren, fariĝas simbolo de ĉi tiu poezio ĉiel, kiel ĝi estas pli pura kaj tradicia.

Lia verkaro estis tradukita en 28 lingvoj, interalie en la angla, ĉina, germana, japana kaj rusa.

St. Amands, la naskiĝurbeto dediĉis muzeon al ĝia literatura giganto, la provinca muzeo Emile Verhaeren.

Ĉefaj poemaroj[redakti | redakti fonton]

  • Les Flamandes (la flandrinoj) 1884
  • Les moines (la monaĥoj) 1886
  • Les soirs (la vesperoj) 1887
  • Les débâcles (la malvenkaĉoj) 1888
  • Les flambeaŭ noirs (la nigraj torĉoj) 1891
  • Les campagnes hallucinées (la stuporrevecaj kamparoj) 189
  • Les villes tentaculaires (la vastiĝantaj urboj) 1895
  • Les heures claires (klaraj horoj) 1896
  • Les visages de la vie (vizaĝoj de l'vivo) 1899
  • Les forces tumultueuses (la malordaj fortoj) 1902
  • La multiple splendeur (la multspeca belego) 1906
  • Les rythmes souverains (la superegantaj ritmoj) 1910
  • Les ailes rouges de la guerre (ruĝaj flugiloj de l'milito) 1916

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tiuj estas rete legeblaj:

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Kiuj vivas en amo, vivas eterne. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1.  "Nomination Database"www.nobelprize.org. konsultita la 19-an de aprilo 2017.