Émile Zola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Émile Zola
Persona informo
Émile Zola
Naskonomo Émile Édouard Charles Antoine Zola
Naskiĝo 2-an de aprilo 1840 (1840-04-02)
en rue Saint-Joseph
Morto 29-an de septembro 1902 (1902-09-29) (62-jaraĝa)
en Parizo,  Tria Respubliko de Francio
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per toksiĝo per karbona monooksido vd
Tombo Panteono de Parizo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Émile Zola
Familio
Patro Francesco Zola vd
Patrino Émilie Aubert vd
Edz(in)o Alexandrine Meley vd
Amkunulo Jeanne Rozerot vd
Infanoj Jacques Émile-Zola • Denise Émile-Zola vd
Profesio
Okupo politika ĵurnalisto • artokritikisto • romanisto • eseisto • dramaturgo • novelisto • literaturkritikisto • theatre critic • ĵurnalistoverkisto • poeto • fotisto vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva dum 1865– vd
Verkado
Ĝenroj romanoj, naturalismo
Verkoj La Familio Rougon-Macquart ❦
Thérèse Raquin ❦
J'accuse ❦
Nana vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Émile ZOLA [emil' zola'] (naskiĝis la 2-an de aprilo 1840 en Parizo; mortis la 29-an de septembro 1902 en Parizo) estis franca verkisto kaj ĵurnalisto.

Li estis unu el la plej gravaj francaj romanverkistoj de la 19-a jarcento kaj plej grava reprezentanto de naturalismo, tuteŭropa literatura movado. Li politike aktivis kaj batalis por liberaliĝo de la socio. Dum la Dreyfus-skandalo, Zola riskis malliberejon verkante la artikolon J'accuse (Mi akuzas), celante akuziĝon pri kalumnio por povi kaŭzi revizion de la proceso kontraŭ Alfred Dreyfus. Zola fakte estis akuzata de kalumnio kaj devis fuĝi al Anglio dum jaro, sed poste rezultis la liberigo kaj reakcepto de la false akuzita oficiro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Émile Zola aĉetis kamparan domon en Médan en 1878.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Sendependaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Confession de Claude (“La konfeso de Klaŭdo”, 1865)
  • Les Mystères de Marseille (“La misteroj de Marsejlo”, 1867)
  • Thérèse Raquin (“Teresa Rakvino”, 1867)
  • Madeleine Férat (“Madalena Ferato”, 1868)
  • Nouveaux Contes à Ninon (“Novaj fabeloj por Ninon”, 1874)
  • Le Roman Experimental (“La romano eksperimenta”, 1880)
  • Jacques Damour et autres nouvelles (”Ĵakvo Damuro kaj aliaj noveloj”, 1880)
  • L'Attaque du moulin (“La atako de la muelejo”, 1877), unu el la ses noveloj en Les Soirées de Médan (”̵La vesperoj en Medano”, 1880)
  • L'Inondation (“La inundo”, novelo (1880)

La serio Les Rougon-Macquart “La Rugon-Makaroj”)[redakti | redakti fonton]

(la franca prononco de ĉi tiuj nomoj: /ʁuɡɔ̃ma'kaʁ/)

  • La Fortune des Rougon (“La sorto de la Rugonoj”, 1871)
  • La Curée (“La disrabado”, 1871–72)
  • Le Ventre de Paris ( “La ventro de Parizo”, 1873)
  • La Conquête de Plassans (“La konkerado de Plasano”, 1874)
  • La Faute de l'Abbé Mouret (“La kulpo de l’abato Mureto”, 1875))
  • Son Excellence Eugène Rougon (“Lia Moŝto Eŭĝeno Rugono”, 1876)
  • L'Assommoir (“La drinkejo”, 1877)
  • Une page d'amour (”Epizodo de amo”, 1878)
  • Nana (1880)
  • Pot-Bouille (“Stufujo”, 1882)
  • Au Bonheur des Dames (“Ĉe La Paradizo de damoj”, 1883)
  • La joie de vivre (“La vivĝojo”, 1884)
  • Germinal (“Ĝerminalo”, 1885)
  • L'Œuvre (“La majstroverko”, 1886))
  • La Terre (“La grundo”, 1887)
  • Le Rêve (“La sonĝo”, 1888)
  • La Bête humaine (“La homa bruto”, 1890)
  • L'Argent (“La mono”, 1891)
  • La Débâcle (“La disfuĝo”, 1892)
  • Le Docteur Pascal (La kuracisto Paskalo”, 1893)

La serio Les Trois Villes (“La tri urboj”)[redakti | redakti fonton]

  • Lourdes (“Lurdo”, 1894)
  • Rome (“Romo”, 1896)
  • Paris (“Parizo”, 1898)

Les Quatre Évangiles (“La kvar evangeliistoj”)[redakti | redakti fonton]

  • Fécondité (“Fekundeco”, 1899)
  • Travail (”Laboro”, 1901)
  • Vérité (”Vero”, postmorta eldono en 1903)
  • Justice (“Justeco”, malkompleta)

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Al fino de la mondo (pole: Na koniec świata) estas pola filmo reĝisorita de Magdalena Lazarkjeviĉo en 1999 baze de romano de Emile Zola nome Teresa Raquin.

Literaturo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Agostinho da Silva: Vivo de Zola. Tradukis Manuel de Freitas. Porto: Portugala Eldona Rondo, 1946. 107 paĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Verkoj de Émile Zola ĉe Projekto Gutenberg; iuj el la libroj estas en la originala franca, kaj aliaj estas tradukaĵoj en la angla, la finna aŭ la nederlanda.