Émilie du Châtelet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Émilie du Châtelet
Persona informo
Émilie du Châtelet
Naskonomo Gabrielle-Émilie Le Tonnelier de Breteuil
Naskiĝo 17-an de decembro 1706 (1706-12-17)
en Parizo
Morto 10-an de septembro 1749 (1749-09-10) (42-jaraĝa)
en Lunéville
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma embolio vd
Tombo preĝejo Sankta-Jakobo vd
Lingvoj francalatinagrekagermana vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Émilie du Châtelet
Familio
Patro Louis Nicolas Le Tonnelier de Breteuil vd
Patrino Gabrielle-Anne de Froulay vd
Edz(in)o Florent-Claude du Chastelet vd
Amkunulo Jean-François de Saint-LambertVoltaire vd
Profesio
Okupo matematikisto • fizikisto • filozofo de lingvo • eseisto • salonestrino • tradukistofilozofo vd
Laborkampo matematikisto • fizikofilozofiomatematiko vd
Verkado
Verkoj Institutions de Physique vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto fare de Marianne Loir, Muzeo de Belarto de Bordozo.
Kovrilpaĝo de la traduko de Principia de Newton[1]. Voltaire ĉe skribanta ĉe tablo de sube kaj Emilie direktante al li la lumon de supre apud Newton mezuranta la globon.

Gabrielle Émilie Le Tonnelier de Breteuil, markizino de Châtelet, ofte nomita Émilie du Châtelet (naskiĝis la 17-an de decembro 1706 en Parizo, mortis la 10-an de septembro 1749 en Lunéville) estis matematikisto, beletristo kaj fizikisto de Francio.

Ŝi elstaris pro plej konata atingo estis traduko al la franca, akompanata de notoj pri la libro de Isaac Newton, Principes mathématiques de la philosophie naturelle (Matematikaj Principoj de Natura Filozofio), kiu faris ŝin fakulino ĝis nun. La originala libro, Principia Mathematica, estis verkita latine kaj eldonita en 1687. Ĉi tiu estas la unua traduko de la libro kaj la sola kompleta. La graveco de traduko devenas parte de tio, ke Francio estis unu el la tiamaj sciencaj centroj. Ŝi enmetis en la tradukajn notojn, sugestojn kaj analizojn, en kiuj ŝi uzis "novan" kalkulon (eŭklida geometrio). La traduko estis publikigita en 1756, post la morto ŝia, kaj ankoraŭ estas konsiderata la akceptata franca traduko. Ŝiaj notoj pri traduko inkluzivas signifan kontribuon al neŭtona mekaniko - supozo pri la konservado de totala energio, el kiu la mova kineta energio estas parto. Ĉi tio kondukis al la konceptado de la koncepto de energio, kaj la ligo inter ĝi kaj la maso kaj rapideco de fizika objekto. Ŝi estis elektita al la Akademio de Sciencoj de Bolonjo kaj ĝia kastelo fariĝis intelekta centro.

Ŝia filozofia eseo Institutions de Physique unue estis publikigita en 1740. La libro estis vaste disvastigita, estigis varmajn debatojn, reeldonita kaj tradukita al pluraj aliaj lingvoj ene de du jaroj de sia originala publikigo. Ŝi partoprenis la faman diskuton de Vis viva, pri la plej bona maniero mezuri la potencon de la korpo kaj la plej bonajn rimedojn por pensi pri la principoj de konservado de energio. Post ŝia morto, ŝiaj ideoj estis vaste reprezentitaj en la plej fama teksto de la Franca Klerismo, la "Granda Enciklopedio" de Danis Diderot, Jean le Rond D'Alembert kaj aliaj, kaj unue estis publikigita baldaŭ post ŝia morto. Ŝi ankaŭ subtenis la edukadon por virinoj. Multaj biografioj, libroj kaj teatraĵoj estis verkitaj pri ŝia vivo kaj laboro dum la ducent jaroj post ŝia morto. Komence de la 21a jarcento ŝiaj vivo kaj ideoj kreis renovigitan intereson.

Voltaire, kun kiu ŝi havis rilaton de 15 jaroj, kuraĝigis ŝin sekvi siajn sciencajn esploradojn.[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis la filino de Louis Nicolas Le Tonnelier de Breteuil introducteur des ambassadeurs (enkondukisto de ambasadoroj) en la kortego de Ludoviko la 14-a. En 1733, Voltaire iĝis la amanto de S-ino du Châtelet, nome Émilie du Châtelet 27jaraĝa, 12 malpli ol Voltaire. Filino de sia antikva protektanto, nome la barono de Breteuil, ŝi decidis dum dekses jaroj pri la orientado de sia vivo, en situacio preskaŭ geedza (ŝia edzo, militisto kiu postenas tra Eŭropo kun sia reĝimento, ne postulis el ŝi fidelecon, kondiĉe ke oni ŝajnigu normalecon, regulon kiun Voltaire «amiko de la familio» sciis respekti). Ili havas komunan entuziasmon por la studo kaj sub la influo de sia amikino, Voltaire enpasiigas por la sciencoj.

Ŝi ludis gravan rolon en la metamorfozo de la ĝistiama beletristo en «filozofon». Ŝi lernigis al li la diplomation, bremsis sian senordan ardon. Ili konos dek jarojn de feliĉo kaj komuna vivo. La pasio malvarmiĝis poste. La malfideleco estas reciproka (la nevino de Voltaire, S-ino Denis, iĝis la amatino de Voltero fine de 1745, sekreto tre kaŝita dumvive; S-ino du Châtelet enamiĝis pasie de Saint-Lambert en 1748), sed ili ne separiĝos dume, male la rilato inter ambaŭ spiritoj eĉ plifortiĝis. Je ŝia morto, en 1749, ŝi neniam estos anstataŭata. S-ino Denis, kiun Voltaire amos tenere, zorgos pri hejmaj aferoj (pri kiuj ne zorgis S-ino du Châtelet), sed ŝi neniam estos la konfidenculino kaj konsilistino de liaj laboroj, kiel ja estis Émilie.

Émilie estis vera scienculino. La etendo de ŝiaj konoj en matematiko kaj en fiziko faris el ŝi escepton en tiu jarcento. Ŝi estis ankaŭ monduma virino kiu vivis modernan vivon krom siaj studoj. Ŝi amis la amon (ŝi jam estis havinta plurajn amantojn, el kiuj la duko de Richelieu; ŝi iĝis en 1734 la amatino de sia profesoro de matematiko, Maupertuis, kiun prezentis al ŝi Voltaire) kaj la vetludon, pro kio ŝi perdis multon da mono. Ŝi serĉas viron je sia mezuro por atingi sian intelektan sukceson: Voltaire estis elstara verkisto, de eŭropa famo, same deziranta sukceson ankaŭ li mem.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Institutions de Physique, Paris, 1740, in-8°
  • Analyse de la philosophie de Leibniz, 1740
  • Réponse à la lettre de Mairan sur la question des forces vives, Bruxelles, 1741, in-8°
  • Dissertation sur la nature et la propagation du feu, Paris, 1744, in-8°
  • Trad. des Principes de Newton, publikigita de Clairaut, 1756, kun laŭdo de Voltaire.
  • Principes mathématiques de la philosophie naturelle traduko de Newton, Paris, 1766[3]
  • Discours sur le bonheur, 1779
  • Doutes sur les religions révélées, direktitaj al Voltaire (Paris, 1792, in-8°)
  • Opuscules philosophiques et littéraires, 1796
  • De l’Existence de Dieu, (imprimé à la suite de l’édition de ses lettres de 1806, chez N. Xhrouet) et un certain nombre de lettres inédites au comte d’Argental, Paris, 1782 ; Paris, 1806, in-12 ; Paris, 1818, in-8, éditées par Eugène Asse, Paris, 1878, in 12.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Angla[redakti | redakti fonton]

  • Judith Zinsser, Dame d'Esprit: A Biography of the Marquise du Châtelet, Wiking, New York, (2006) (ISBN 0670038008).

Franca[redakti | redakti fonton]

  • Élisabeth Badinter, Émilie, ou l’ambition féminine au XVIIIe siècle, Flammarion, Paris, 1983 (ISBN 9782082100892), réédition 2006
  • Élisabeth Badinter, Danielle Muzerelle, Madame Du Châtelet : la femme des Lumières : [exposition présentée par la Bibliothèque nationale de France, site Richelieu, du 7 mars au 3 juin 2006], Paris : Bibliothèque nationale de France, 2006 (ISBN 978-2-7177-2348-9)
  • Robert Debever, « La marquise du Châtelet traduit et commente les Principia de Newton », Bulletin de la Classe des Sciences, 5e série (Bruxelles : Académie royale des Sciences, des Lettres et des Beaŭ-Arts), vol. 73,‎ 1987, p. 509-527
  • Jean-François Gauvin, Le Cabinet de physique du château de Cirey et la philosophie naturelle de Mme Du Châtelet et de Voltaire. In : SVEC, 1, 2006 (ISBN 0729408728)
  • Françoise de Graffigny, La Vie privée de Voltaire et de Mme Du Châtelet, Treuttel et Wurtz, Paris, 1820
  • Ulla Kölving kaj Olivier Courcelle (dir.), Émilie du Châtelet, éclairages et documents nouveaux[4], Centre international d’étude du XVIIIe siècle, Ferney-Voltaire, 2008 (ISBN 978-2-84559-054-0)
  • Charles Augustin Sainte-Beuve, Causeries du lundi, Voltaire à Cirey, Garnier frères, Paris, 1881
  • Louise Colet, Deux femmes célèbres, Madame du Châtelet et Madame Hoffmann-Tanska, Pétion, 1847[5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Émilie Du Châtelet estis tie pentrita kiel la muzo de Voltaire.
  2. https://www.bbc.com/mundo/noticias-50300716
  3. Ĉe Gallica : vol. 1 kaj vol. 2.
  4. Vidu sur c18.net.
  5. Disponebla ĉe: livre numérique Google.