Étain
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Étain (stacidomo). |
| Étain | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
la administrejo
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Regiono | |||||
| Historia regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | Verdun | ||||
| Kantono | Étain | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 55181 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 55400 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 3 375 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 172 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 49° 13′ N, 5° 38′ O (mapo)49.2127777777785.6363888888889Koordinatoj: 49° 13′ N, 5° 38′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 196 m [+] | ||||
| Areo | 19,64 km² (1 964 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
| |||||
Étain - prononco laŭ sistemo IFA [eːtˈɛ̃] - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Meuse [møz] - por diferencigo de la france samnoma rivero Mozo[1] en Esperanto nomata Mozio[2] - en la historia kaj kultura regiono Loreno[3] kaj ekde 2016 en la nova administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 3 375 loĝantoj sur areo de 19,64 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 172 loĝantoj/km². Étain estas la ĉefloko de la samnoma kantono, kiu troviĝas en la arondismento de Verdun. La teritorio havas komunan limon kun Warcq, Amel-sur-l'Étang, Foameix-Ornel, Fromezey, Herméville-en-Woëvre kaj Rouvres-en-Woëvre


En la franca, la lokuloj estas nomataj "les stainois": en artikolo de André Andrieu el la Sago numero 16 de junio 2005, paĝo 5, la proponita traduko por la loĝantoj estas "stajnanoj", do, la urbo nomiĝu "Stajno" en Esperanto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Sub la nomo Villa de Stain estis ĝi unuafoje menciata en franka dokumento el la jaro 707. Ĝi estis tiutempe la centro de vasalarejo [latine bannus], kies limoj estis tiuj de Longeau, Haraigne, Herméville kaj Warcq.
Atestata estas grava foiro por la drapistoj en Étain en la jaro 1409.
Jam antaŭ 1790 troviĝis en Étain kaj hospitalo kaj monaĥejo por kapucenoj. La urbo disponis je kvar pordegoj kaj ĉirkaŭmuroj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La pieto de Ligier Richier [latine pietā], kiu troviĝas en la preĝejo Sankta Marteno [Saint-Martin] fariĝis 1905 la unua en la listo de klasitaj monumentoj historiaj por la tuta departamento.
- Petitcollin estas fabriko de pupoj, kiu estiĝis en 1860: ĝi estas la plej aĝa el la pup-fabrikoj ankoraŭ aktivaj kaj la lasta en Francio.
Ĝemelurbo
[redakti | redakti fonton]La ĝemelurbo de Étain nomiĝas Düppenweiler: ĝi situas en la germana regiono Sarlando; ambaŭ urboj do troviĝas en la sama eŭropa regiono Sar-Lor-Luks, kiu konsistas el Sarlando, Loreno, Luksemburgio (grandduka kaj belga) kaj la regiono ĉirkaŭ Trier.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo pri la rivero Mozo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ la normiga "Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio" de la asocio SAT-Amikaro (la franclingva branĉo de Sennacieca Asocio Tutmonda) dokumentigas la nomon Mozio (pli granda bildo de la normiga mapo, esperante)
- ↑ artikolo Loreno en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]




