Étienne Dupérac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Étienne Dupérac
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1525 (1525-01-01)
en Bordeaux
Morto 1-an de januaro 1604 (1604-01-01) (79-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo arkitekto • pentristo • gravuristo • desegnisto • gravuristo • topographer • Pejzaĝarkitekto • gravuristo per akvaforto
vdr
Ĝardeno de la Villa de Este en Tivoli.
Ruinoj de la Termoj de Diokleciano.
Projekto de Mikelanĝelo por la Baziliko Sankta Petro de Vatikanurbo.

Étienne Dupérac, italianigita Stefano Duperac, Du PeracDu Perach (ĉ. 1535 – Parizo, 1604), estis franca arkitekto, pentristo, gravuristo kaj ĝarden-projektisto.

Li estis tre fekunda artisto de la dua duono de la 16-a jarcento, veturis al Romo, kie li dediĉis sin al la studo de la klasikaj antikvaĵoj kaj realigis nombrajn akvafortojn pri siaj rigardoj al monumentoj kaj antikvaj kaj modernaj. Ekzemple la gravuraĵoj kiujn li dediĉis al la rekonstruado de la projektoj de Mikelanĝelo por la nefinita Baziliko Sankta Petro aŭ al tiu de la placo Campidoglio, kun ties fama elipsoida pavimo rekonstruita en la 20-a jarcento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • C.Bragaglia Venuti, «Etienne Dupérac e i paesaggi della Loggia di Pio IV», Rivista dell'Istituto Nazionale d'Archeologia e Storia dell'Arte, año III, 25, (2002) 2003.
  • Lurin, Emmanuel, Étienne Dupérac, graveur, peintre et architecte (vers 1535? - 1604). Un artiste-antiquaire entre l'Italie et la France, tesis de licenciatura, Paris 2006, Sorbonne Paris IV. Resumen: [1]