Étienne-François de Choiseul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Étienne-François de Choiseul
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1719 (1719-06-28)
en Nancio
Morto 8-an de majo 1785 (1785-05-08) (65-jaraĝa)
en Château de Chanteloup
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand vd
Familio
Patro François Joseph de Choiseul, marquis de Stainville vd
Patrino Louise Charlotte Elisabeth de Bassompierre vd
Gefratoj Béatrix de Choiseul-Stainville, duchesse de Gramont vd
Edz(in)o Louise Honorine Crozat du Châtel Choiseul vd
Profesio
Okupo diplomatooficiroŝtatreprezentantomilitisto • artkolektanto • politikistoministro vd
Aktiva en ParizoRomoVieno vd
Aktiva dum 1740–1772 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Étienne-François, grafo de Choiseul poste duko de Choiseul-Stainville (naskiĝis la 28-an de junio 1719 ĉe Nancy en duklando Loreno, mortis la 8-an de majo 1785 en la Kastelo de Chanteloup (Indre-et-Loire)), estis franca ŝtatestro kiu estis la ĉefministro de Ludoviko la 15-a inter 1758 kaj 1770 ne havante fakte oficialan titolon.

Konsiderita kiel la vera «vic-reĝo de Francio», li estis priokupita por la modernigo de la ŝtato kaj por sia plifortigo kontraŭ la povo de la Katolika Eklezio, kiel simbolo de la alianco socia kaj politika inter liberala branĉo de la eŭropa nobelaro kaj la burĝaro progresisma kaj negocista, same kiel William Pitt en Granda Britio, Pombal en Portugalio, Tanucci en Napolo, Du Tillot en Parmo, Kaunitz en Aŭstrio.

Konsiderata malamikema fare de Frederiko la 2-a kaj de Katerina la 2-a, kiuj plendis pro lia intervenemo, li faris la aliancon defendan kun la kortego de Vieno, pere de la Traktaĵo de Versajlo (1756), kiu akcelis la komencon de la Sepjara Milito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]