Étienne Gilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Étienne Gilson - Parizo l3an de junio – Auxerre, 19-an de septembro 1978 – estis filozofo kaj historiisto kiu interesiĝis precipe pri historio kaj filozofio de la Mezepoko. Kune kun Jacques Maritain kaj Réginald Garrigou-Lagrange estas konsiderita inter la precipaj esploristoj kiuj naskis novtomismon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La junulo Étienne Gilson, membro de familio de katolikaj tradicioj, studis en la seminario Notre-Dame-des-Champs kaj finis la studojn ĉe la Lycée Henri-IV.

Gilson estis disciplo de Henri Bergson ĉe la Kolegio de Francio en 1905 kaj profesoro pri historio de la filozofio en la Sorbono ekde 1921 ĝis 1932 kaj ĉe la Kolegio de Francio. Li instruis, laŭlonge de tri jaroj, ankaŭ en Harvard.

Li estis asociita al la Franca Akademio en 1947.

Li sin dediĉis precipe al la studo de la mezepoka filozofio kontribuante al la renaskiĝo de tomismo per sennombraj vaste tradukitaj kritikaj studoj.

Kristana filozofio[redakti | redakti fonton]

Dum la jaroj tridekaj de la pasinta jarcento agitiĝis diskuto inter katolikaj intelektulo: ĉu penseblas “kristana filozofio”. En sino de la debato, aparte Gilson sin demandas ĉu tiu esprimo ne estas kontraŭdira en si mem kaj ĉu religio kaj filozofio sin distingas, metode kaj science, senrimede. Lia opinio: “kvankam ne ekzistas kristana racio, eblas kristana ekzercado de la racio .[1] Li montras ke la problemoj pri la ekzisto de Dio, pri la kreo de la mondo el nenio, de la senmorteco de la animo kaj de la libera volo eniris la filozofion danke al kristanismo. Li, tial, dedutkas ke la konstanta influo de kristanismo sur la filozofio estas realo. Sed la kristana filozofio, en la realo, estas esprimo sensenca. Nu, kiel por la kristano «la raison seule ne suffit pas à la raison» (la racio tute sola ne sufiĉas al la racio), la karakterizo de la kristana filozofio konsistas en la transformo de la vero kredata en la vero konata. Laŭ Gilson, «la enhavo de la kristana filozofio estas korpuso de raciaj veroj kiuj etis malkovritaj, plipronfundigitaj aŭ simple inokuligitaj danke al la helpo kiun la Revelacio alportis al la racio.”

Post la redakto de L'Être et l'essence (1948), Gilson plisubstrekis la identigon de la kristana filozofio kun tomismo: “Kiel kristana filozofio ni sentas la manieron filozofi kiun Leono la 13-a priskribas en la encikliko Aeterni Patris kaj sugestas kiel modelon la doktrinon de Sankta Tomaso "[2]. En tiu epoko (1960) la problemo pri la kristana filozofio estis jam malaperinta en la debatoj de katolikaj intelektuloj.

precipaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Liberté chez Descartes et la Théologie, Alcan, 1913 (reprint: Vrin, 1982).
  • Index scolastico-cartésien, Alcan, 1913 (deŭième édition revue: Vrin, 1979).
  • Le Thomisme, introduction au système de saint Thomas, Vrin, 1919, 6 éditions (la dernière en 1964), (ISBN 2-7116-0297-4).
  • Études de philosophie médiévale, Université de Strasbourg, 1921.
  • La Philosophie au Moyen Âge, vol.I : de Scot Erigène à saint Bonaventure, Payot, 1922.
  • La Philosophie au Moyen Âge, vol.II : de saint Thomas d’Aquin à Guillaume d’Occam, Payot, 1922.
  • La philosophie de saint Bonaventure, Vrin, 1924.
  • René Descartes. Discours de la méthode, texte et commentaire, Vrin, 1925.
  • Saint Thomas d’Aquin, Gabalda, 1925.
  • Introduction à l’étude de Saint Augustin, Paris, J. Vrin, 1929. (Études de philosophie médiévale ; 11). (ISBN 2-7116-2027-1).
  • Études sur le rôle de la pensée médiévale dans la formation du système cartésien, Vrin, 1930, (ISBN 2-7116-0285-0).
  • L’Esprit de la philosophie médiévale, Vrin, 1932. Rééd. Vrin, 1998, (ISBN 2711602834).
  • Les Idées et les Lettres, Vrin, 1932.
  • Pour un ordre catholique, Desclée de Brouwer, 1934.
  • La théologie mystique de saint Bernard, Vrin, 1934.
  • Le réalisme méthodique, Téqui, 1935, (ISBN 978-2-7403-1366-4).
  • Christianisme et philosophie, Vrin, 1936.
  • angle The Unity of Philosophical Experience, Scribner's, 1937.
  • Héloïse et Abélard, Vrin, 1938, (ISBN 2-7116-0286-9).
  • Dante et la philosophie, Vrin, 1939, (ISBN 2-7116-0279-6).
  • Réalisme thomiste et critique de la connaissance, Vrin, 1939, (ISBN 2-7116-0798-4).
  • Dieu et la philosophie, traduction en français de l'abbaye Notre-Dame de Fontgombault, Association Petrus a Stella 2014, (ISBN 978-2-910769-30-7)
angle God and Philosophy, Yale, University Press, 1941, 1969.
  • Théologie et histoire de la spiritualité, Vrin, 1943.
  • Notre démocratie, S.E.R.P., 1947.
  • L’Être et l’essence, Vrin, 1948, (ISBN 2-7116-0284-2).
  • angle Being and Some Philosophers, Toronto, Pontifical Institute of Mediaeval Studies, 1949.
  • Saint Bernard, textes choisis et présentés, Plon, 1949.
  • angle The Terrors of the Year Two Thousand, Toronto, St. Michael's College, 1949.
  • L’École des Muses, Vrin, 1951.
  • Jean Duns Scot, introduction à ses positions fondamentales, Vrin, 1952.
  • Les Métamorphoses de la cité de Dieu, Vrin, 1952, (ISBN 2-7116-1740-8).
  • angle History of Christian Philosophy in the Middle Ages, Toronto, Pontifical Institute of Mediaeval Studies, 1955.
  • Peinture et réalité, Vrin, 1958, (ISBN 2-7116-0290-7).
  • Le Philosophe et la Théologie, Fayard, (ISBN 1960, 2-7116-1741-6).
  • Introduction à la philosophie chrétienne, Vrin, 1960. Rééd. Vrin, 2007, (ISBN 2-7116-1922-2).
  • angle Elements of Christian Philosophy, New York, Doubleday & Company, Inc., 1960.
  • La Paix de la sagesse, Aquinas, 1960.
  • Trois leçons sur le problème de l’existence de Dieu, Divinitas, 1961.
  • L’Être et Dieu, Revue thomiste, 1962.
  • Introduction aŭ arts du Beau, Vrin, 1963.
  • Matières et formes, Vrin, 1965.
  • Les Tribulations de Sophie, Vrin, 1967.
  • La société de masse et sa culture, Vrin, 1967.
  • Hommage à Bergson, Vrin, 1967.
  • Linguistique et philosophie, Vrin, 1969, (ISBN 2-7116-2032-8).
  • D’Aristote à Darwin et retour, Vrin, 1971.
  • Dante et Béatrice, études dantesques, Vrin, 1974.
  • Saint Thomas moraliste, Vrin, 1974.
  • Pourquoi Saint Thomas a critiqué saint Augustin ?, Vrin, 1986, (ISBN 2-7116-8084-3).
  • Le Christ maître, Vrin, 1990, (ISBN 2-7116-1026-8).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. L'Esprit de la” philosophie médiévale, Vrin, 1998, p. 10.
  2. alla filosofia cristiana, Vrin, 2007. p | 33.