Éva Füsti Molnár
Éva Füsti Molnár | |
---|---|
Éva Füsti Molnár | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1953 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • instruisto • teatra reĝisoro |
Éva Füsti Molnár [fuŝti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Füsti Molnár Éva estas hungara aktoro, reĝisoro, instruisto. Ŝia familia nomvarianto estis Tóth.
Éva Füsti Molnár[1][2] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1953 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Éva Füsti Molnár akiris operetkantistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1980. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis István Kazán kaj Ida Versényi. Post la diplomo ŝi aliĝis al Nacia Teatro (Pécs), sed interrompe ŝi estis membro de Teatro Rock en Budapeŝto inter 1982-1985. Ŝi instruis en arta mezlernejo en Pécs inter 1985–1999. Ŝi fondis studion en 1995 en la sama urbo. Ŝi ricevis premiojn inter 1994-2004.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Rikardo la 3-a - Margit
- Romeo kaj Julieta - vartistino
- La Venecia Komercisto - Jessica
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Anna Andrejevna
- Molière: La mizantropo - Célimene
- István Zágon-Károly Nóti: Hyppolit, la lakeo (teatra versio) - Aranka
- Ferenc Molnár:
- Filoj de la Paŭlo-strato - patrino de Nemecsek
- Az üvegcipő - Adél
- Liliom - S-ino Muskát
- A testőr - patrino
- Andrew Lloyd Webber-Tim Rice: Evita - fraŭlino
- Galt MacDermot: Hair - Jeannie
- Viktor Jacobi: Leányvásár - Bessy
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Képviselő úr (1979)
- Petőfi (televizia serio, 1981)
- Rafinált bűnösök (1984) - Stendlerné
- Kisváros (televizia serio, 1997) – Margitka
- Külön falka (2020) – avino
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Stefania Sandrelli, Simone von Zglinicki[3]
Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Anton Ĉeĥov: A medve
- Sándor Petőfi: A Szentek kútja – A helység kalapácsa (2004)