Éva Ferencz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éva Ferencz
Éva Ferencz en 2007
Éva Ferencz en 2007
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1951 (1951-06-17)
en Szolnok
Morto 17-an de oktobro 2013 (2013-10-17) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Aladár Kovácsi
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr

Éva Ferencz [ferenc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferencz Éva estis hungara aktoro, operetkantisto, popolkantisto, voĉoaktoro. Ŝia edzo estis Aladár Kovácsi.

Éva Ferencz[1][2] naskiĝis la 17-an de junio 1951 en Szolnok, ŝi mortis la 17-an de oktobro 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Ferencz akiris premion en popolkanta konkurso de Hungara Televizio en 1970, poste ŝi estis kantisto en konata orkestro. Ŝi akiris operetan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1977. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Ida Versényi kaj István Kazán. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Szeged). Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis Teatro Jókai (Békéscsaba) (1978), Teatro Szigligeti (Szolnok) (1979-1981). Inter 19811988 ŝi ludis en Aŭstrio, poste en Teatro Csokonai (Debrecen). Ekde 1993 ŝi kolektis popolajn kantojn kaj tekstojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1990-2005.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Itt járt Mátyás király (1976)
  • A száztizenegyes (televizia serio, 1982)
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de en:Lynne Carver[3]

Ŝiaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Üzenet mindenkinek. Ferencz Évával beszélget Patonai Adrienne (2008)
  • Életem a színház. Kőszegi Margit emlékalbum (2018)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]