Éva Mohos Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éva Mohos Nagy
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1948 (1948-03-02) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto • universitata instruisto • voĉa instruisto
vdr

Éva Mohos Nagy [mohoŝ nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mohos Nagy Éva estis hungara operkantisto (tenoro), muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Szűcs Lajosné.

Éva Mohos Nagy[1][2] naskiĝis la 2-an de marto 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Mohos Nagy aĝis 7, kiam ŝi komencis lerni pianadon. Ŝi akiris pianistan-pedagogian diplomon en Muzikarta Altlernejo de Szeged, ŝia ĉefinstruisto estis György Sinkó. Post la diplomo ŝi instruis pianadon 4 jarojn en Jászberény, poste ŝia edzo ekhavis statuson en Debrecen, tial ili translokiĝis al tiu urbo en 1974. Ŝi ricevis instigojn pri kantado, en la sekva jaro ŝi debutis en la Teatro Csokonai (Debrecen). Ŝi instruis en muziklernejo en Debrecen inter 1983-1997, sed en 1984 ŝi ricevis kantistan trejnadon en Vieno helpe de ŝtata stipendio. Ŝi akiris operkantistan-pedagogian diplomon en Muzikarta Altlernejo de Debrecen en 1992, ŝia ĉefinstruisto estis Endre Zádor. Post la dua diplomo ŝi ekinstruis ankaŭ en la altlernejo. En 2004 ŝi akiris sciencan gradon DLA en la sama loko, tamen jam en rango universitato. Ekde 2005 ŝi estis katedrestro ĝis la emeritiĝo en 2018. Dum instruado ŝi kontinue kantis en la Teatro Csokonai, eĉ ŝi kantis en aliaj provincaj teatrejoj, ankaŭ eksterlande. Ŝi ricevis premiojn inter 1987-2019 kaj havis la titolon "eterna membro de la teatro" (1996). Ŝi edziniĝis kaj naskis.

Ŝia opera repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝia oratoria repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig van Beethoven: 9-a simfonio
  • Wolfgang Amadeus Mozart: Requiem
  • Zoltán Kodály: Budavári Tedeum

Ŝia publikaĵo[redakti | redakti fonton]

  • A Debreceni Operatársulat születése és fejlődése (2012)

Ŝiaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.