Éva Szabó (ceramikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éva Szabó
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1977 (1977-06-04) (46-jaraĝa)
en Mohács
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo artisto • ceramikisto
TTT
Retejo http://www.szaboeva.hu
vdr

Éva Szabó [sabÓ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Éva estas hungara ceramikisto, altlerneja instruisto.

Éva Szabó[1] naskiĝis la 4-an de junio 1977 en Mohács.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Szabó maturiĝis en arta mezlernejo en Pécs, poste ŝi akiris diplometon pri montrofenestrado en Budapeŝto (ŝiaj pli gravaj instruistoj estis Ernő Tolvaly, András Lengyel kaj László L. Menyhért). Ŝi akiris diplomon en Industriarta Universitato de Budapeŝto en 2003. Ŝi havis stipendion por 4 monatoj en Kolding kaj en 2004 ŝi estis duonjaron en Berlino. Baldaŭ ŝi laboris en porcelana uzino en Hollóháza kaj ŝi faris ankaŭ restaŭrajn laborojn. Ŝi havis atelierojn en Pécs, Budapeŝto, Balatonlelle, Kaposvár, fine en Balatonboglár. Ŝi akiris sciencan gradon DLA en Universitato de Pécs. Ŝi havis edzon kaj naskis 2 gefilojn en 2006 kaj 2011.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (2003)
  • Pécs (2005, 2007, 2009)
  • Balatonboglár (2007)

Elektitaj subĉielaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Játszó gyerekek (skulptaĵo, Kaposvár, bronzo, kunartisto, 2010)
  • Ők is innen indultak – Díszkönyv (monumento, Kaposvár, bronzo, kunartisto, 2010)
  • Söröskorsó – Donner János emlékkút (fontano, bronzo, vitro, kunartisto, 2009)
  • Kréta és Majoranna – mászóka (skulptaĵo, bronzo, kromŝtalo, kunartisto, Kaposvár, 2008)
  • Szárny–project (monumento, Valencia, 2010, argilo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]