Saltu al enhavo

Évariste Ndayishimiye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Évariste Ndayishimiye
Persona informo
Évariste Ndayishimiye
Naskiĝo 17-an de junio 1968 (1968-06-17) (57-jaraĝa)
en Commune of Giheta
Ŝtataneco Burundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio National Council for the Defense of Democracy–Forces for the Defense of Democracy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Angeline Ndayishimiye (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
prezidanto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Évariste NDAYISHIMIYE (naskiĝis la 17-an de junio 1968 en Provinco Gitega) estas burunda politikisto kaj eksa generalmajoro [1]. Li estas Prezidanto de sia lando ekde la 18-a de junio 2020. [2] [3]

Évariste Ndayishimiye devenas de hutua familio en Burundo. Li estis aliĝinta kiel jura studanto ĉe la Universitato de Burundo kiam ekis la interna milito en Burundo en 1995. Li evitis la masakrojn de hutuaj studentoj kaj aliĝis al la ribelgrupo CNDD-FDD (france Conseil National Pour la Défense de la Démocratie - Forces pour la Défense de la Démocratie, la pli posta reganta partio). Li rapide ekstaris tra la rangoj de la CNDD-FDD, funkciante kiel Ministro pri Interno kaj Publika Sekureco de 2006 ĝis 2007 kaj Ĝenerala Sekretario de la reganta partio CNDD-FDD de 2016 ĝis januaro 2020. Li ankaŭ estris la Sekcion de Militaj Aferoj en la oficejo de la tiama prezidanto Pierre Nkurunziza. [4] Antaŭ enirado de politiko, li konstruis sian karieron en la militistaro. Li estis aktiva en la civila milito por hutuaj milicioj en la 1990-aj jaroj kaj poste estis promociita al generalmajoro. [5]

En januaro 2020, Ndayishimiye estis nomumita de sia partio kiel kandidato por la burunda prezidant-elekto la 20-an de majo 2020. [6] Li venkis en la voĉdonado en la unua raŭndo kun proksimume 69 % de la voĉoj kaj devis ekofici fine de aŭgusto. [7] Kelkajn tagojn post la subita morto de lia antaŭulo Nkurunziza la 8an de junio 2020, la Burunda Konstitucia Tribunalo decidis, ke li enoficiĝu pli frue. [8] La dato fiksita estis la 18-a de junio. [9]

Ndayishimiye estas edziĝinta al Angeline Ndayubaha. [10] Li estas priskribita kiel "profunde devota katoliko" [11].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Partido gobernante de Burundi elige candidato para elecciones presidenciales. La Vanguardia, la 26-an de januaro 2020 (hispane), alirita la 14-an de majo 2020
  2. Le président Ndayishimiye prend tête de Burundi fragilisé. la-croix.com, la 18-an de junio 2020 (france), alirita la 18-an de junio 2020
  3. "Burundi's new president Ndayishimiye to be sworn in Thursday", Bangkok Post, 15-an de junio 2020. Kontrolita 24 August 2020.
  4. "Burundi's ruling party names presidential hopeful", BBC News, 2020-01-26. Kontrolita 2020-05-07. (en-GB)
  5. Ndayishimiye: Burundi government's presidential hopeful. bbc.com, la 26-an de januaro 2020 (angle), alirita la 14-an de majo 2020
  6. Simone Schlindwein: Hardliner folgt auf Hardliner. taz.de, la 28-an de januaro 2020, alirita la 13-an de majo 2020
  7. Burundi election commission says Ndayishimiye new president. aljazeera.com, la 25-an de majo 2020 (angle), alirita la 25-an de majo 2020
  8. Burundi cabinet wants court to declare presidency vacant. africanews.com, la 13-an de junio 2020 (angle), alirita la 13-an de junio 2020
  9. Burundi to swear in president Ndayishimiye on June 18 – govt. africanews.com la 15-an de junio 2020 (angle), alirita la 15-an de junio 2020
  10. Burundi vote campaign begins in shadow of violence and Covid-19. theeastafrican.co.ke, la 28-an de aprilo 2020 (angle), alirita la 14-an de majo 2020
  11. "Qui est le général Evariste Ndayishimiye, le nouveau visage du régime burundais ?", RTBF, la 28-an de januaro 2020. Kontrolita 11 June 2020.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]