Évran
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Vidu ankaŭ: Blazonaro de la komunumoj de Côtes-d'Armor
Évran / Evrann | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | ![]() | ||
INSEE kodo | 22056 [+] | ||
Poŝtkodo | 22630 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 757 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 75 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 23′ N, 1° 59′ U (mapo)48.3825-1.9808333333333Koordinatoj: 48° 23′ N, 1° 59′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 23,56 km² (2 356 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Évran (prononco [evʁɑ̃], jen france, bretone Evrann) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2019 en la komunumo vivis 1 757 loĝantoj.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Évran estas je 10 km sud-oriente de Dinan. La kanalo Ille-kaj-Rance tie kuniĝas kun la rivero Rance.
Heraldiko[redakti | redakti fonton]

![]() |
Blazono | france: D'azur aŭ dix billettes d'argent ordonnées 4, 3, 2 et 1. esperante: Lazura kun dek arĝentaj ŝindoj ordigitaj laŭ 4, 3, 2 kaj 1. |
---|---|---|
Detaloj | La oficiala situacio de la blazono restas determinota. |
Administrado[redakti | redakti fonton]
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
marton 2001 | Marie-Annick Mauffrais | Diversa Maldekstro (DVG) | Flegistino
| |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Demografio[redakti | redakti fonton]
Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]
Sur la komunumo estas du monumentoj klasitaj historiaj :
- La kastelo Beaumanoir, datiĝanta de 1628, fariĝinta psikiatria hospitalo. La enirpordo kaj la du kvadrataj turoj estis registritaj per dekreto de la 21-a de novembro 1925 ; la tuto de la konstruaĵoj estis klasita per dekreto de la 23-a de aprilo 1965[1].
- La kruco Macquerel, datiĝanta de la 14-a jc, estis registrita per dekreto de la 12-a de oktobro 1964[2].
Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]
- Auguste Haouïssée, naskiĝinta la 1-an de oktobro 1877 en Évran, mortinta la 9-an de septembro 1948 en Ŝanhajo kie li estis episkopo dum dudek jaroj[3]
- Georges Coudray (1902-1998), deputito-urbestro de Paramé
- Henri Pinault (1904-1987), episkopo en Ĉinio, kiu travivis sian junecon en Évran kaj siajn lastajn jarojn. Tie li estas entombigita.
- Yann Fouéré (1910-2011), alta ŝtatoficisto kaj gazetisto, li estis unu el la plej gravaj personoj de la bretona movado en la dudeka jc, aŭtoro de "L'Europe aŭ 100 drapeaux".
Galerio[redakti | redakti fonton]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Évran sur la retpaĝo de la Nacia Geografia Instituto
- Oficiala blogo de Évran Arkivigite je 2013-08-25 per la retarkivo Wayback Machine
|