El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iker Casillas
Persona informo
Naskonomo
Iker Casillas Fernández
Aliaj nomoj
San Iker
Naskiĝo
20-an de majo 1981 (1981-05-20 ) (42-jaraĝa) en Mostolo
Lingvoj
hispana
Ŝtataneco
Hispanio
Familio
Edz(in)o
Sara Carbonero
Amkunulo
Sara Carbonero • Eva González
Infanoj
2
Okupo
Okupo
futbalisto
Iker CASILLAS (prononco [ˈiker kaˈsiʎas ], naskiĝis la 20-an de majo 1981 (nun 1981-05-20 ) , do nun 42-aĝa) estas hispana futbalisto . Li kiel golulo kaj teamestro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko , kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 , de la Futbala Mondpokalo 2014 kaj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 . Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "1". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 1998 , unue kiel 17-jarulo en la junula teamo, ekde 1999 en la unua profesia vira teamo, estas futbalisto de la klubo Real Madrid kun kies teamo tre ofte estis la ĉefa kaŭzo de la venkoj kiam la aliaj membroj de la teamo ne sukcesas ĉu fari golon ĉu bone defendi.
Dum la matĉo kontraŭ Germanio en la duonfinalo de la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko okazinta la 7an de julio 2010 li estis kun Carles Puyol , kiu faris golon, unu el la ĉefaj kaŭzoj de la venko, haltigante danĝeran pilkon senditan de germana futbalisto.
Li estas tre konata en Hispanio, la plej konata golulo de la 2000-aj jaroj kaj speciale ŝatata de junulinoj.
en matĉo kontraŭ Anglio en 2009