Íslendingabók

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Íslendingabók
literatura verkogenealogio
Aŭtoroj
Aŭtoro Ari Þorgilsson
Lingvoj
Lingvo malnovnordlanda lingvo
Eldonado
Eldondato 1130-aj jaroj
vdr

Íslendingabók (Libro pri la islandanoj) estas libro pri la historio de islandanoj ekde enmigrado fine de la 9-a jarcento ĝis la tempo en kiu ĝi verkiĝis. Ĝin skribis Ari fróði (Ari la multescia) iam dum la periodo 11221133. La libro estas verkita islandlingve.

La informantoj estas menciataj. La plej maljuna informanto de Ari naskiĝis en 995 (72 jarojn pli maljuna ol Ari mem). La libro rakontas pri irlandaj monaĥoj en Islando, la enmigrado el Norvegujo, la fondo de la parlamento Alþingi en 930, la ekkristanigo de Islando k.t.p.

Islanda komputilliga genealogia datumbazo estas nomita laŭ Íslendingabók.