Île-d'Aix
| Île-d’Aix | ||
|---|---|---|
Area vido de la sudokcidento de la insulo | ||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Regiono | Puatuo-Ĉarentoj | |
| Departemento | Charente-Maritime | |
| Arondismento | Rochefort | |
| Kantono | Rochefort-Nordo | |
| Urbestro | Alain Burnet (2014–2020) | |
| Insee-kodo | 17004 | |
| Poŝtkodo | 17123 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 236 (2011) | |
| Loĝdenso | 198,3 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
| Koordinatoj | 46° 1′ N, 1° 10′ U46.012778-1.1725Koordinatoj: 46° 1′ N, 1° 10′ U | |
| Alteco | 0 ĝis 15 m | |
| Areo | 1,19 km2 | |
| Situo | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
Île-d’Aix [il dɛks] estas franca insulo kaj komunumo en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi havis havis 236 loĝantojn en la jaro 2011[1].
Nomo[redakti | redakti fonton]
Île signifas “insulo” france, do la nomo de la komunumo simple estas “insulo Aix”. Ĝi estis pli frue nomita Aia.
“Île-d’Aix”, kun majusklo kaj dividstreko, estas la nomo de la komunumo, dum “île d’Aix” estas la nomo de la insulo, kvankam praktike oni malofte distingas ilin.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Aix estas insulo en Atlantika Oceano, kiu situas inter la insulo Oléron kaj Fouras. Ĝi estas malgranda insulo, kies formo estas 600-metre larĝa kaj 3-kilometre longa krescento.
En la insulo oni produktas ĉefe ostrojn, kiel en proksimaj insuloj Oléron, Ré kaj Madame.
Male al apudaj insuloj, Aix ne havas ponton. Eblas iri al Aix per ŝipo tutjare de Fouras, kaj somere de La Rochelle kaj apudaj insuloj, aŭ per propra boato.
Aŭta trafiko estas malpermesita, krom por servaj veturiloj; pro tio Aix estas bona loko por natur-ŝatantoj.
Ĝi estas proksima de la fortikaĵo Bojardo. Estas aliaj fortikaĵoj en Île-d’Aix, interalie la fortikaĵo Liédot.
La insulo enhavas du muzeojn: la muzeon Napoléon kaj la afrikan muzeon. Napoleono Bonaparte restis tie unu semajnon; pro tio estas muzeo pri li kaj placo nomata Austerlitz.
Bildoj[redakti | redakti fonton]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ INSEE. Populations légales 2011 - 17004-Île-d’Aix (france). Alirita la 26-an de oktobro 2014.