Órbigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Órbigo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 162 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Zamoro
vdr

Órbigo estas unu de la plej gravaj riveroj de nordokcidenta Hispanio. Ĝi ekfluas el la kuniĝejo de la riveroj Luna kaj Omaña, ĉe Secarejo de la municipo Cimanes del Tejar, trapasas de nordo suden la provincon Leono kaj post Benavente enfluas en la riveron Esla, kiu siavice estas alfluanto de Doŭro.

Alfluantoj de la rivero Órbigo estas Duerna, kun longo de 54 km kaj baseno de 317 km²; Tuerto, Jamuz, Eria, ktp.

La rivero Órbigo estas trapasata de la Jakoba Vojo ĉe Hospital de Órbigo, en la provinco Leono.

Órbigo ekfluas el la kuniĝejo de la riveroj Luna kaj Omaña.

Notoj[redakti | redakti fonton]