Saltu al enhavo

Aŭstria Popola Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ÖVP)
Aŭstria Popola Partio
emblemo
flago
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 17-a de aprilo 1945 vd
Antaŭe Kristansociala partio vd
Lando(j) Aŭstrio vd
Sidejo Vieno
Ideologio

konservativismokristana demokratio

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Axel Melchior (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Filioj ÖVP Carinthia (en) Traduki
Österreichischer Wirtschaftsbund (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Österreichische Volkspartei (Aŭstria Popola Partio), mallongigote ÖVP, estas unu el du grandaj partioj de Aŭstrio. ÖVP konsistas el 3 ligoj: "Aŭstria Ligo de Gelaboristoj kaj Laborprenantoj" (ÖAAB - www.oeaab.com), "Ligo de Kamparanoj" kaj "Ekonomia Ligo".

ÖVP estas kristan-konservativa, burĝa partio. Ĝi estas grava forto kaj en la Nacia Konsilio kaj la Federacia Konsilio, la du ĉambroj de la parlamento de Aŭstrio. Dum multaj jaroj ĝi partoprenis la registaron en koalicio kun la Socialdemokratia Partio.

Ĝi venkis en la balotoj de la jaro 2017, kaj ĝia prezidanto Sebastian Kurz fariĝis ĉefministro, post atingo de interkonsento kun la ekstremdekstra Freiheitliche Partei Österreichs. Post skandalo de tiu ĉi partio, li kunvokis noman elekton en 2019, kie la partio denove venkis kaj formis registaron ĉifoje kun la ekologiisma partio La Verduloj – La Verda Alternativo. Ses el la naŭ landestroj de Aŭstrujo (en Malsupra Aŭstrujo, Supra Aŭstrujo, Salcburgio, Tirolo, Vorarlbergo, kaj Stirio) estas membroj de ÖVP.

Antaŭula organizo estis, inter 1891 kaj 1934, iel la Kristan-Sociala Partio de Aŭstrujo (CSP).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]