Öcsöd
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Öcsöd (oĉod) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono Kunszentmárton.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 104 km²
- Loĝantaro: 3700
- Poŝtkodo: 5451
- Telefonprefikso: 56
Geografio[redakti | redakti fonton]
Öcsöd situas sur ebenaĵo, precipe ĉe maldekstra bordo de Körös, laŭ ĉefvojo Kecskemét-Békéscsaba inter la proksimaj Kunszentmárton-Szarvas.
Öcsöd estis loĝata dum la neolitiko. En la mezepoko la hungaroj fondis 5 vilaĝojn:
- Bábocka (unua mencio en 1138, poste kumanoj loĝis tie),
- Öcsöd (unua mencio en 1555, refondita en 1714),
- Tatárszállás en dekstra bordo de Körös, en 1620 aliĝis al Öcsöd,
- Fehéregyháza (unua mencio en 1297, en la 15-a j.c. iĝis kampurbo),
- Veresegyháza (unua mencio en 1493),
kiuj detruiĝis dum la turkoj. Ponto konstruiĝis el ligno en 1876, el fero en 1896.
Vidindaĵo estas la kalvinana preĝejo. En la vilaĝo lernis Attila József.