Ödön Kacziány
| Ödön Kacziány | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 7-an de januaro 1852 en Târgu Mureș | |
| Morto | 10-an de januaro 1933 (81-jaraĝa) en Budapeŝto | |
| Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 47-1-59 | |
| Ŝtataneco | Hungario | |
| Familio | ||
| Patro | Nándor Kacziány (en) | |
| Gefratoj | Géza Kacziány | |
| Infanoj | Aladár Kacziány (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | pentristo | |
| Aktiva en | Budapeŝto vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
KACZIÁNY Ödön [kacianj odon] estis hungara pentristo, mezlerneja instruisto naskita en Marosvásárhely la 8-a de januaro 1852 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-a de januaro 1933. Li estis la pli maljuna frato de Géza Kacziány.

Biografio
[redakti | redakti fonton]Ödön Kacziány lernis ĉe Miklós Barabás; poste pluekzercis sin en Munkeno, Vieno kaj Parizo. Hejmenveturinte, li instruis en Zenta, Cegléd, poste en Szeged. Komence li pentris humurajn vivmomentojn (Vita longa, ars brevis; Egy kérdés; No nézd az öreg), poste mistikajn, malheltonajn marajn pejzaĝojn, viziosimilajn scenojn (A Gellérthegy éjfélkor; Nagypénteki vízió; Zárdaromok; Mors imperator). En la murpentraĵoj, li sekvis pli naturajn solvojn.
Liaj pentraĵoj kiel Óceánjáró égése, Nehéz óra (1937), A háború fúriái és a halál estas eksponitaj en la Hungara Nacia Galerio.
Elektita disĉiplo
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar életrajzi lexikon

