Ödön Kolossváry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ödön KolossváryKolozsváry [koloĵvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kolossváry Ödön estis hungara inĝeniero. Lia frato estis Endre Kolossváry.

Ödön Kolossváry [1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1857 en Veszprém (urbo). Li mortis la 9-an de julio 1921 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Kolossváry frekventis ĉefe piaristan gimnazion en Kalocsa, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1885. Jam ekde 1881 li havis ŝtatan postenon en Szentes, kiel reĝa vicinĝeniero. Li havis la taskon helpi konstruadojn de digoj kontraŭ inundoj de Tiso. Post jaroj li faris la samon, sed apud la Danubo. Post la diplomo li estis nomumita "kulturinĝeniero" (laŭ nuna vortouzo hidrologo). En 1889 li estis sendita eksterlanden por studi la kloakojn. En 1892 li atingis la rangon ĉefinĝeniero. Li estis pioniro de la hungara irigacio. Li pensiuliĝis en 1919.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Alföldünk öntözése (1899) - premiita verko
  • Les travaŭ de regularisation (1900)
  • Magyarország mederrendező és árvédelmi munkálatainak fejlődése 1899-ig (1905)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.