Ödön Málnási

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MÁLNÁSI Ödön (pro. ma:lna:ŝi) estis hungara politikisto, publicisto, historiisto naskiĝinta en Braŝovo la 28-an de junio 1898 kaj mortinta en Vieno la 17-an de februaro 1970.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Málnási akiris doktortitolon pri filozofio (1924), poste pri jur- kaj ŝtatscienco. Li aliĝis al movado hungarista de Ferenc Szálasi. En 1937–38 li estis malliberigita pro sia verko A magyar nemzet őszinte története. Pli poste li iĝis ano de Volksbund. Post la puĉo faŝista (oktobro 1944) li denove iĝis adepto de Szálasi. En printempo 1945 li fuĝis en Germanion. Oni kondamnis lin al dekjara deviglaboro. En 1956 li liberiĝis kaj li loksidiĝis en Vieno.

Fonto[redakti | redakti fonton]