Ödön Szatala (botanikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ödön Szatala
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1889 (1889-02-05)
en Uličské Krivé
Morto 27-an de junio 1958 (1958-06-27) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Ödön Szatala
Okupo
Okupo likenologo • botanikisto
vdr

Ödön Szatala [odon satala], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szatala Ödön estis hungara biologo, botanikisto, muzeologo, profesoro. Lia filo estis samnoma Ödön Szatala (biologo)

Ödön Szatala [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1889 en Hungara reĝlando en Ulics-Kriva (nuntempa Uličské Krivé en Slovakio). Li mortis la 27-an de junio 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Szatala frekventis gimnaziojn en Ungvár kaj Munkács, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1913. En la sekva jaro li instruis samloke apud Sándor Mágócsy-Dietz, krome li estis soldato 3 monatojn. En 1916 li doktoriĝis. Inter 1913–1919 li laboris ankaŭ en instituto pri semeroj apud Árpád Degen, poste li gvidis laborejojn pri semeroj en diversaj urboj. Inter 1926 kaj 1951 li revenis al la menciita instituto, tamen okazis interrompo, en la jaroj 1941-1942 li laboris en simila instituto en tiam hungara urbo Kolozsvár. Post la 2-a mondmilito li estis institutestro. Li prelegis en la menciita universitato inter 1951–1954, krome li estis ĉefmuzeologo inter 1952–1958. En 1953 li kandidatiĝis. Li ricevis premion en 1956.

Scienca vivo[redakti | redakti fonton]

Li apartenis al la plej elstaraj likenistoj. Ekde la studenrtaj jaroj li kolektis likenojn. Ekde 1918 li proprakoste partoprenis en ekspedicioj al Balkano, sed nature li okupiĝis pri la enlandaj likenoj. Resume li havis 35000 likenojn, ĝi apartenas al la plej grandaj tiaj kolektaĵoj de la mondo. Li science ekzamenis ankaŭ aliajn kolektaĵojn. Li priskribis la unua 583 likenojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok Ung vármegye zuzmóflórájának ismeretéhez (1916) - doktora disertaĵo
  • A Magyar Alföld szikeseinek egy új zuzmófaja. – Új zuzmók (1925)
  • Lojka Hugó hagyatékának zuzmói (1932)
  • Lichenes Hungariae. Magyarország zuzmóflórája. III. Gymnocarpeae. Cyclocarpinae: Peltigeraceae – Lecideaceae. (1942)
  • Prodromus einer Flechtenflora des Irans (1957)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • 4 likenoj portas la nomon Szatala

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.