Saltu al enhavo

Ödemiş

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ödemiş
urbego
urbeto
komunumo
distrikto de Turkio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato  Turkio
Provinco provinco İzmir
Poŝtkodo 35750
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 132 511  (2018) [+]
Loĝdenso 130 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 14′ N, 27° 58′ O (mapo)38.23111111111127.971944444444Koordinatoj: 38° 14′ N, 27° 58′ O (mapo) [+]
Alto 136 m [+]
Areo 1019 km² ( 101 900 ha) [+]
Horzono TRT [+]
Ödemiş (Turkio)
Ödemiş (Turkio)
DEC
Situo de Ödemiş

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ödemiş [+]
vdr

Ödemiş [odemiŝ] estas urbego kaj municipo en la Provinco İzmir en Turkio.

Urboparto kun moskeo en Ödemiş

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2022 loĝantaro de Ödemiş estis 132 740. En 2013 ĝi abrupte atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil), ĉar la vilaĝoj iĝis kvartaloj pro la urba leĝo ekde 2013.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ödemiş situas sur ebenaĵo 136 metrojn super la marnivelo kaj 113 km sudoriente de la urbo Izmir.

Ĉirkaŭ 4 km norde de Ödemiş troviĝas la ruinoj de Hypaepa. La historia graveco de la regiono ankaŭ speguliĝas en la urbeto Birgi, oriente de Ödemiş, kiu estis administra sidejo. Dum otomana regado okazis nenio menciinda.

Historia olivolea fabriko

La ekonomio de Ödemiş baziĝas sur agrikulturo kaj 36% de la surfaca areo de la municipo estas agrikultura tero. Pli ol 21 mil familioj okupiĝas pri agrikulturo kaj perlaboras sian vivtenon tiel. La ĉefaj agrikulturaj produktoj estas terpomoj, figoj, olivoj, akvomelonoj, sezamoj, kaŝtanoj, tabakoj, vinberoj kaj legomoj. La municipo estas fama pro siaj terpomoj, eĉ la plej granda produktejo en Turkio kun sia ĉiujara produktado de 350 000 tunoj kun la plej bona kvalito. En la urbo ekzistas ankaŭ fabrikoj kaj entreprenoj pri konstrumaŝinaro, ŝtalfandado, elektroniko, laktaĵoj, plastoj, lignoproduktoj, olivoleo, ktp., kiuj povas esti taksitaj ene de la manufaktura industrio.

Mez- kaj bazlernejoj funkcias en Ödemiş.

Ödemiş estas bone alirebla vagonare kaj voje.

Jare pluvas en Ödemiş 596 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La meza jara temperaturo estas 17 °C kaj varias inter 10-24 °C.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • moskeoj
  • muzeoj
  • historia bazaro
  • kvartalo Birgi estas en la listo de Monda Kultura Heredaĵo de UNESKO ekde 1994
  • WikiTrans
Bildoj pri Ödemiş
Malnovaj domoj en Birgi
Tombego
Arkivo kaj muzeo
Restaŭrita biena domo
Moskeo