Örebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Örebro
Situo de Örebro

Örebro estas la sesa komunumo (130 000 loĝantoj) kaj la sesa urba aglomeraĵo (98 000 loĝantoj) laŭ loĝantaro en Svedio.

La urbo situas sur la orienta rando de la lagego Hjälmaren en la historia provinco Närke (Neriko) kaj en la moderna sveda provinco Örebro län kies ĉefurbo ĝi estas.

Sur insuleto de la rivero Svartån kiu trafluas ĝian centron staras malnova kastelo laŭ renesanca stilo konstruita dum la epoko de Vasa.

La kastelo de Örebro

Esperanto en Örebro

Tie Gesinjoroj Morariu loĝis kaj propagandis Esperanton.