Örs vezér tere (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Örs vezér tere
La origina metrostacio
La origina metrostacio
metrostacio • stacio sur tera surfaco • fina stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 30′ 10″ N, 19° 8′ 9″ O (mapo)47.50291319.135817Koordinatoj: 47° 30′ 10″ N, 19° 8′ 9″ O (mapo)
Örs vezér tere (Budapeŝto)
Örs vezér tere (Budapeŝto)
DEC
Örs vezér tere
Örs vezér tere
Örs vezér tere
Situo de Örs vezér tere
Map
Örs vezér tere
Ecoj
Tipo tersurfaca
Kajoj insula + simpla kajo
Historio
Malfermo 1970
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Pillangó utca -
vdr

La Örs vezér tere [orŝ] estas tersurfaca metrostacio (finstacio) en Budapeŝto. La nomo venis de la apuda placo (Örs estis nebula historia figuro). Komence nomo de la metrostacio estis Fehér út (=strato Fehér), sed poste la menciita placo iĝis unu el la plej grandaj trafikaj centroj de Budapeŝto, tial la pli nova nomdonanto estis Örs vezér.

Unu el la nuntempaj elirejoj

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni komencis konstrui la duan metrolinion en 1950, sed laŭ la iama plano la finhaltejo estintus Népstadion, en Örs vezér tere daŭre trafikis la interurba tramo. En fino de la 1960-aj jaroj oni komencis konstrui tiun ĉi etapon. La unua itinero estis inaŭgurita en 1970, sed la finhaltejo jam estis Fehér út, ĉar intertempe grandaj loĝkvartaloj estis konstruitaj ĉe la placo. Por ŝpari monon, la finhaltejo estis tersurfaca, ja sufiĉa loko estis ĉe la placo. En 2007 plenaj renovigaj laboroj okazis, eĉ la stacidomo ricevis novan vizaĝon. Ĝis 2012 la vagonoj devenis el Sovetunio, poste pli modernaj vagonoj trafikas de Alstom.

Stacidomo[redakti | redakti fonton]

La stacidomo situas sola laŭ la menciita placo, la pasaĝeroj trovas subirejon antaŭ la stacio, kiu faras kontaktojn kun la interurbaj tramoj kaj aliaj trafikiloj. La stacio havas 2 en/elirejojn al la sama direkto. La konstruaĵo estas tre simpla, meze estas la insula perono, apude po unu trakoj. Komence estis jam tria trako por kontakto al la tersurfaca remizo, sed depost 2007 ĝi akceptas ankaŭ trafikantajn vagonojn. En la perono komence estas malgranda domo por la kasoj, poste malgranda bakejo kaj niĉo por gazetoj.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

La placo faras kontaktojn kun 2 interurbaj tramoj, ordinaraj tramoj, aŭtobusoj kaj troleoj. En la placo funkcias 3 vendejegoj kaj kuracejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]