Aŭstria Popola Partio
publikigita versio estis patrolita je 11 maj. 2021. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 11 maj. 2021.
Österreichische Volkspartei (Aŭstria Popola Partio), mallongigote ÖVP, estas unu el du grandaj partioj de Aŭstrio. ÖVP konsistas el 3 ligoj: "Aŭstria Ligo de Gelaboristoj kaj Laborprenantoj" (ÖAAB - www.oeaab.com), "Ligo de Kamparanoj" kaj "Ekonomia Ligo".
ÖVP estas kristan-konservativa, burĝa partio. Ĝi estas grava forto kaj en la Nacia Konsilio kaj la Federacia Konsilio, la du ĉambroj de la parlamento de Aŭstrio. Dum multaj jaroj ĝi partoprenis la registaron en koalicio kun la Socialdemokratia Partio.
Ĝi venkis en la balotoj de la jaro 2017, kaj ĝia prezidanto Sebastian Kurz fariĝis ĉefministro, post atingo de interkonsento kun la ekstremdekstra Freiheitliche Partei Österreichs. Post skandalo de tiu ĉi partio, li kunvokis noman elekton en 2019, kie la partio denove venkis kaj formis registaron ĉifoje kun la ekologiisma partio La Verduloj – La Verda Alternativo.