Öttevény
Aspekto
Öttevény (otevEnj) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Győr.

Aerfoto pri Öttevény
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodo: 9153
- Telefonkodo:
- Areo: 24 km²
- Loĝantaro: 2730
Situo
[redakti | redakti fonton]La komunumo situas inter Mosoni Duna kaj aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto kaj Vieno laŭ la fervojo kaj ĉefvojo Győr-Mosonmagyaróvár.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la romianoj la loko estis sentinelejo. En 1683 turkoj detruas la vilaĝon, germanoj refondis ĝin. En 1899 okazis granda inundo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La katolika Preĝejo Johano Baptisto (Öttevény) konstruiĝis en 1786, la luterana en 1929. Alia vidindaĵo estas Kastelo de Öttevény (nuntempe hotelo). Apud la vilaĝo estas fiŝista lago.